Györgyi Tarján [djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Tarján Györgyi Kinga Paula en Usono Georgiana Tarjan estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝiaj edzoj estis laŭvice Charlie (Károly Horváth), Zorán Sztevanovity kaj Robert P. Gentili.

Györgyi Tarján
Györgyi Tarján en 1978
Györgyi Tarján en 1978
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1957 (1957-11-12) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Charlie (Károly Horváth)Zorán Sztevanovity
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • reĝisoro • kantisto
vdr

Györgyi Tarján[1][2] naskiĝis la 12-an de novembro 1955 en Budapeŝto (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1957).

Biografio redakti

Györgyi Tarján maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1977. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Kazán kaj Ida Versényi. Jam dum la studentaj jaroj ŝi estis membro de porinfana teatro kaj ŝi ricevis rolojn ankaŭ en aliaj ĉefurbaj teatroj. Inter 1979-1982 ŝi apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste ŝi havis statuson en la filma produktejo, inter 1986-1990 ŝi estis membro de Teatro Petőfi (Veszprém). Ŝi estis ankaŭ ŝlagrokantisto kaj dancisto en trupo de Endre Jeszenszky. Ekde 1990 ŝi longe vivis en Usono, ŝi havis stipendion de en:Lee Strasberg Theatre and Film Institute. Ŝi akiris reĝisoran diplomon, poste ŝi estis aktoro kaj reĝisoro. Hejmenveninta ŝi tenis la usonajn kontaktojn. Ŝi ricevis premiojn (ankaŭ usonan) inter 1978-2003. Ŝi edziniĝis trifoje, fine ŝi vidviniĝis, ŝi neniam naskis.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A kenguru (1976) - knabino ĉe aŭtovojo
  • Jobb ma egy szarka (1983) - Straka
  • Találkozás Vénusszal (1991) - muzikistino
  • Trees Grow Tall and Then They Fall (2005) - Roberta
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Delia Boccardo, Ursula Kempert, Anna Romantowska[3]

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Holnap is élünk (1977) - amikino
  • Barackvirág (1983) - korteganino
  • Vészhelyzet (serio, 1994-1995) - Helen Hathaway

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti