CSOMAY Győző (ĉomai) estis hungara landkunvena stenografisto naskiĝinta en Satmaro la 12-an de julio 1883 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de marto 1942.

Kariero redakti

Csomay studis kiel memlernanto la Gabelsberger–Markovits-sisteman stenografion. En 1903 li estis praktikanto en la Stenografioficejo de la Landkunveno. Ĉar li ne estis dungita, revenis Satmaron por iĝi ĵurnalisto. Je lia inicio dum la unua mondmilito fondiĝis en Satmaro militmalsanulejo. Ekde 1907 ĝis 1919 li instruis stenografion en lernejoj de Satmaro. Ekde 1929 ĝis sia morto li estis stenografirevizoro.

Verkoj redakti

  • A gyorsírászat praxisa (Szatmár, 1899)

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon