Győző Temesy [djOzO temeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temesy Győző estis hungara geografo, instruisto, gimnaziestro, skolto, skoltestro. Lia origina familia nomo estis Hermann ĝis 1925, poste Temesi ĝis 1935.

Győző Temesy
Persona informo
Naskonomo Hermann Győző
Naskiĝo la  2-an de novembro 1887(nun 1887-11-02)
en Hungario Temesvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 20-an de aprilo 1977
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Alma mater Piarist High School, Timișoara
Okupo
Okupo geografo
vdr

Győző Hermann[1] naskiĝis la 2-an de novembro 1887 en Temesvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Timișoara en Rumanio), li mortis la 20-an de aprilo 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Győző Temesy maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon kaj doktoriĝis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1911. Post siaj studoj li instruis en Rákospalota, ekde 1913 li laboris en geografia instituto. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li instruis en pluraj gimnazioj en Budapeŝto ĝis 1945. Li havis altajn postenojn en la hungara skolta movado, li partoprenis en tutmondaj skoltaj renkontiĝoj. En 1921 li iĝis estro de la lerneja skolta taĉmento. Lia kariero finiĝis en 1945, lia posta vivo dum la socialismo estas nekonata.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zsebatlasz (1914, kun Károly Kogutowicz)
  • Magyar cserkészvezetők könyve (kunaŭtoro, 1922)
  • Magyarország története cserkészek számára (1928)
  • Cserkészkönyv (1931)
  • A visszacsatolás könyve – Magyarország területi épségének ügye kérdésekben és feleletekben (1934)
  • A hazatérő Felvidék (1938)
  • A Föld felfedezői és meghódítói I-V. (kunaŭtoro, 1938)
  • A világrészek leíró földrajza (gimnazia lernolibro, kunaŭtoro, 1939)
  • Földrajzi zsebkönyv (1944)
  • Az ember harcol (historia romano, 2008)

Fontoj redakti

Referencoj redakti