Gymnasium Gleichense
La gimnazio kun la oficiala latina nomo Gymnasium Gleichense en Ohrdruf, Germanujo (Trinitatisstraße 2) estas lernejo de ĝenerala kulturo kun matematika-naturscienca kaj modernlingva branĉoj specialaj. Fondite en la jaro 1564 ĝi rangas inter la plej malnovaj lernigejoj de Germanlingvio. Ĝia nuna nomo estiĝis laŭ la dinastio de la grafoj de Gleichen.
Gymnasium Gleichense | ||
---|---|---|
gimnazio en Germanio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1564 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 49′ 24″ N, 10° 43′ 58″ O (mapo)50.823310.7327Koordinatoj: 50° 49′ 24″ N, 10° 43′ 58″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
adreso | Trinitatisstraße 2 | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
| ||
Kroniko redakti
Prahistorio instrua ekde la 8-a jarcento redakti
Ekzistis en Ohrdruf jam dum Mezepoko supera instruado. En 725 fondis Sankta Bonifaco ĉe la maldekstra bordo de Ohra, je la loko de la nuna Mikaelo-lernejo, benediktanan klostron. Tiu al ĉefanĝelo Miĥaelo konsekrita klostro estis la plej malnova lernejo de Turingio. Poste aldonitis la lernejo de la Petro-klostro kaj la Petro-konvento ĉe la dekstra riverbordo.
Latina lernejo (1564 ĝis 1623) redakti
La ohrdrufa latinlernejo estiĝis en la kadro de Reformacio estante ekde la komenco sub protestantisma influo. Temas pri la plej malnova supera lernejo en Ohrdruf de la moderna epoko fondite fare de grafo Georgo la 2-a (Gleichen) (1509-1570). Tiu ĉi floranta grafa dinastio estis tre malfermita je klerigado kaj artoj. La grafoj Filipo Ernesto kaj Johano Ludoviko kreis la Grafan Gleichen-lernejfondaĵo kun kapitalo de 10.000 guldenoj el Meißen. Nur danke al tiomaj monsumoj eblis daŭrigado de supera lernejekzisto en Ohrdruf. Mallonge antaŭmorte donacis Filipo Ernesto denove 4000 guldenojn; ankaŭ Johano Ludoviko aldonis ankoraŭ 6000 guldenojn lasante en la fondodokumento akuratajn utiligkondiĉojn. Multaj dokuementoj tieaj troviĝas ĝis hodiaŭ en la Historia arkivejo de la urbo Ohrdruf.
Lyceum Ohrdruviense (1623 ĝis 1660) redakti
Tiu fondaĵo lerneja tre helpis la plibonigon de la latinlernejo surloka; sekve ĝi plialtrangiĝis fare de la landa suvereno en la jaro 1623 je liceo. Ekde tiam estis ĉe tiu ĉi klerula lernejo kompletan universitatpreparan kursaron en la lingvoj latina kaj helena. Tial la maturiĝintoj povis rekte transmigri el la liceo al la altlernejoj. La pestoj de inter la 14-a kaj la 17-a jarcentoj kiel ankaŭ diversaj fajregoj (16a ĝis la 19a jarcentoj) intertempe damaĝis la floron de klerigado. La domo instrua mem trifoje brulkonsumiĝis (1510, 1653 kaj 1753).
Lyceum illustre Ohrdruviense (1660 ĝis 1854) redakti
La nomdono Lyceum illustre markis plusan statusplibonigon por la lernejo, ĉar signifas tiu ĉi latinlingva adjektivo fortimpresecon, perfektecon, splendecon. Per tio premiata estu la alta kvalito de preparo je altlerneja nivelo kaj kuntrenis ampleksigon de la horartabulo. Alvenis filozofio, retoriko, etiko, logiko kaj la hebrea lingvo kiel fakoj.
Johann Sebastian Bach, fama lernanto surloka (1695-1700) redakti
Johann Sebastian Bach sendube estas la plej renoma lerninto. En Ohrdruf li bone eduktiis kaj ricevis gravajn inspirojn por la posta kreiveco. Post la morto de la gepatroj Ambrosius († 1695) kaj Maria Elisabeth Bach († 1694) la dekjaraĝulo venis, kune kun la frato Johann Jacob, al la pli maljuna frato Johann Christoph Bach (1671–1721) al Ohrdruf. Johann Christoph estis orgenisto ĉe la Mikaelo-lernejo. Fare de li lernis Johann Sebastian ankaŭ la orgenan kaj pianan ludadojn. La liceon frekventis Bach ĝis la komenco de la lasta klasosthupo; li forlasis la lernejon sen regula finekzemaneo. Tamen li daŭre profitis de la konoj de la latina lingvo ekzemple estante Thomas-kantoro. Ĉiam li apartenis al la plej junaj kaj inteligentaj lernantoj kantante ĉiam en la lerneja koruso.
Modernaj lingvoj ekde la mezo de la 18-a jarcento redakti
En la jaro 1740-a enkonduktis la instruo de la franca lingvo enlerneje. Aldonitis ankaŭ la lingvoj angla kaj itala ekde 1818. Ekde 1750 pli kaj pli gravis matematiko (ĉefe geometrio), geografio kaj historio. Mallonge, la lernejo simple sekvis la modojn de la kortega vvo.
Biblioteka estiĝo ekde la 18-a jarcento redakti
Lernejestro Friedrich Krügelstein (1774-1849) komencis dumestrade establi bibliotekon sciencan kiel helpilaron kaj statusan simbolon. Multis la sekcioj, jene:
- aŭtoroj helenaj kaj romiaj
- lingvoj helena, latina, germana
- lingvoj modernaj
- magazinoj
- historio
- regionhistorio (Turingio kaj Ohrdruf)
- biografioj
- geografio, privojĝrakontoj, vandaj mapaj, atlasoj
- natursciencoj
- fizkiko, ĥemio, matematiko
- pedagogiko
- mitologio
- muzikaĵoj
La bibliotekon ja postvivis la bombadojn de Dua mondmilito sed neniigitis post 1945.
Perdo de la nomo Lyceum (1854) redakti
Ekde 1830 iĝis la malekfloro de la liceo; ankaŭ la lernanta nombro malgrandiĝis. En 1835 la lasta maturiĝinto rajtis rekte iri altlernejen. Ankaŭ la instruo de la hebrea lingvo ĉesis. En 1839 ne plu estis abiturienta klaso kiel ankoraŭfoje en 1847. Sekve la lernejo perdis la epiteton Lyceum post 231 jaroj en la jaro 1854-a. Sekve la instruo en la du lastaj superaj klasŝtupoj tute malfaritis kaj la lernantoj jam ne povis gajni la universitateniran rajton. En 1863 la lernejo ŝanĝitis je anstataŭgimnazio (Progymnasium)kun la rajto prepari la lernantojn je frekvento de superaj klasoj de gimazio aŭ de supera malhumanisma gimnazio.
Progymnasium (1854 ĝis 1863) redakti
La instruotuloj iris la la ohrdrufa lernejo nur ĝis la aĝo de 16 jaroj antaŭ ol frekventi la superan klason de gimnazio, ekz. en Gotha respektive ol ektrejniĝi metie.
Malhumanisma lernejo kun anstataŭgimnazio (1863 ĝis 1907) redakti
Je pasko de 1863 la lernejo estis malhumanisma lernejo duaranga kun anstataŭgimnaziaj flankaj klasoj.[1] eknomiĝante Realschule und Progymnasium. Al ĉiuj instruitis la lingvoj latina kaj franca; la helena instruitis nur al malmultaj.
Gymnasium Gleichense (i.a.) ekde 1870 redakti
En somero de 1869 la lernejo iĝis ŝtata translokiĝanta en oktobro 1870 disde Mikaelo-lernejo al Kastelo Ehrenstein. Por honori la fondintojn lernejajn nomitis la lernejo samjare 1870 germanlingve Gräflich Gleichensches Gymnasium. Tiam la burĝa lernejo restante en la Mikaelo-lernejkomplekso, unuafoje separitis de la pli supera lernejo kaj loke kaj organize. Inter 1923 kaj 1937 ĝi nomiĝis Deutsche Aufbauschule; la latina estis nur elektota fako inter aliaj. Jam ekde 1895 komenciĝis la neglekto de la latina. En 1938 ĝi iĝis Oberschule für Jungen (nur por knaboj). En 1942 pro la Dua mondmilito malfunckiis la reenkonduko de altkvalita instruo dum la lastaj du lernejaj jaroj. En 1945/46 ĝi nomiĝis Oberschule im Schloß Ehrenstein. En 1947, sub komunismo la tuto iĝis Einheittschule (bazlernejo kaj pli altaj klasoj por ĉiuj) kaj en la Mikaelo-lernejkomplekso instalitis lernejo kun 12 klassthupoj. En 1948 estiĝis, post pli oli unu jarcento, denove abiturientoj. En januaro 1952 enkondukitis supera lernejo kun internejo kun 270 gelernantoj kaj 23 instruistoj. Inter 1958 kaj 1991 funkcias la politeknika supera lernejo (POS) Erich Weinert kiu dividiĝis en 1983 per kreado de la POS M. A. Buchtujew. En 1991 finfine remalfermitis gimnazio. En 2006 la fumado de cigaredoj sur la tuta komplekso malpermesitis.
Lernejo senrasisma kaj plenkuraĝa (2006) redakti
Kiel unua lernejo la Distrikto Gotha portas la predikaton Schule ohne Rassismus – Schule mit Courage. Ne tute 80 % de la lernantaro, instruistaro kaj alia lernejanaro deklaris per subskribo ekaktivi kontraŭ perforto kaj diskriminacio. Subtenon trovis la lernejo fare de la biatlonisto Alexander Wolf kiu ekpatronis.
Estroj lernejaj (1564 ĝis 2006) redakti
Fonto[2]
deĵoro | nomo |
---|---|
1564 ĝis 1573 | cMagister Andreas Gleichmann |
1573 ĝis 1574 | Magister Zacharias Grauler |
1575 ĝis 1578 | Magister Georg Milo |
1578 ĝis 1580 | Magister Georg Fladung |
1580 ĝis 1583 | Erasmus Eccelius |
1583 ĝis 1585 | Johann Zorn |
1585 ĝis 1588 | Magister Andreas Starkloff |
1588 ĝis 1602 | Magister Johann Walther |
1602 ĝis 1611 | Magister Eobanus Bertam |
1611 ĝis 1625 | Magister Andreas Starkloff (junior) |
1625 ĝis 1635 | Magister Christian Timotheus Duft |
1635 ĝis 1644 | la estradon malestis; administris la vicrektoro |
1644 ĝis 1654 | Magister Nicolaus Eisenberg |
1654 ĝis 1656 | Johann Georg Pfefferkorn |
1656 ĝis 1676 | Magister Caspar Röhn |
1676 ĝis 1694 | Philipp Jacob Spindler |
1695 | Magister Daniel Groth |
1696 | Magister Tobias Wenzel |
1696 ĝis 1712 | Magister Johann Christoph Kiesewetter |
1712 ĝis 1738 | Magister Heinrich Huth |
1739 ĝis 1774 | Georg Christian Conradi |
1774 | Johann Georg Eichhorn |
1776 ĝis 1798 | Magister Christian Friedrich Kerst |
1798 ĝis 1849 | Dr. Friedrich Krügelstein |
1849 ĝis 1854 | Ernst Krügelstein |
1854 ĝis 1884 | August Winzer |
1884 ĝis 1922 | Dr. Paul Langer |
1922 ĝis 1933 | Studiendirektor Henker |
1933 ĝis 1935 | Studienrat Hüttig |
13.6.1935 ĝis aprilo 1945 | Studiendirektor Hempel |
oktobro 1945 ĝis 22.1.1947 | Studiendirektor Dr. Gerhard Strodtkötter |
23.1.1947 ĝis 31.7.1948 | Carl König, Leiter der 12-Jahresschule |
1.8.1948 ĝis 31.12.1948 | Dr. Zombek, kommissarischer Direktor |
1.1.1949 ĝis julio 1951 | Schulleiterin Schunke (malfraŭline Löbel) Leiterin der 12-Jahresschule |
aŭgusto 1951 ĝis decembro 1951 | Schulleiter Hugo Brand, kommissarischer Leiter der Oberschule |
januaro/februaro 1952 | Cramer, Leiter der Internatsoberschule |
5.2.1952 ĝis meze de junio 1953 | Direktor Leuthäußer, Leiter der Internatsoberschule |
lerneja jaro1953/54 | Direktor Jessl, Leiter der Internatsoberschule |
1954 ĝis 1958 | Direktorin Ursula Löbel, Leiterin der kombinierten Mittel- und Oberschule |
ekde aŭgusto 1991 | Oberstudiendirektor Dr. Volker Rühl, Schulleiter des Gymnasiums Gleichense |
Nedevigaj kursoj posttagmezaj redakti
La gimnazio, sekvante modelon de tuttage malfermita lernejo, ofertas vastan gamon da fakrondoj libervolaj posttagmeze.
Sporto redakti
- kegloludado
- vintraj sportoj
- volejbalo
- piedpilko
- badmintono
- korbopilko
- ĝeneralaj sportaj ludoj
- sporta kapabloevoluigo
Artoj/muziko redakti
- korusa kantado
- instrumenta grupo
- gitaro
- fluto
- artista kreiva laboro
- Trickbox
- teatro
Natursciencoj redakti
- ĥemio
- fiziko
- biologio
- astronomio
- matematiko
Aliaj ofertoj redakti
- partopreni la lernantaran porparoladon
- partopreni redakciojn de la lerneja retpaĝo kaj de komunikado
Ekipaĵoj redakti
Post restaŭradlaboroj profundaj la ekipaĵaro mireblas.
Fakĉambroj redakti
- prinatursciencaj (biologio, fiziko, ĥemio)
- prikomputilaj (du ĉambroj)
- prilernohelpaj
- biblioteko
Refarita brikŝtonkonstruaĵo Triunuo-lernejo redakti
- arta kabineto
- modlada ĉambro
- potfarejo kun forno
- aŭlo kun 120 sidlokoj
Sportaj kompleksoj redakti
- Goldberg-halo (kun 3 kampoj)
- sportejoj de ĉe Goldberg (stadiono)
- eta gimnastikejo (apudlerneje)
- ejoj por pilkludado diversa kaj tabloteniso (apudlerneje)
Paŭzoplibeligo redakti
- kafejo kun konsumo de intermanĝetoj kaj tagmanĝo
- ripozumlokoj
Amikara societo redakti
La fondo de la amikara societo Freunde und Förderer des Gymnasiums Gleichense Ohrdruf e.V. estas iniciato de instruistoj kaj gepartoj. La anoj responsas pri la financa kaj la idea subentado de la gimanzio senrespekte de politiko kaj oficialaj oficejoj. En la 1.1.1992 kunvenis la fondantaj membroj en la Kastelo Ehrenstein por elekti la unuan estraranon.
Elstaruloj lernejfrekventintaj redakti
- Johann Sebastian Bach, komponisto, lerninto inter 1695 kaj 1700
- Johann Jacob Syrbius, filozofo kaj teologo, lerninto inter 1684 kaj 1691
Referencoj redakti
- ↑ Hinrichs, Hans-Jürgen: Geschichte des Gymnasium Gleichense in Ohrdruf 1564-2001. Zum zehnjährigen Jubiläum der Wiedereröffnung des Gymnasium Gleichense. Bücherstube Hannah Höch, Gotha 2001; p. 57
- ↑ Hinrichs, Hans-Jürgen: Geschichte des Gymnasium Gleichense in Ohrdruf 1564-2001. Zum zehnjährigen Jubiläum der Wiedereröffnung des Gymnasium Gleichense. Bücherstube Hannah Höch, Gotha 2001; p. 195
Literaturo redakti
- Realschule und Progymnasium zu Ohrdruf (eld.): Programm der Herzoglichen Realschule und des Progymnasiums zu Ohrdruf. Gotha 1868–1886
- Gräflich-Gleichensches Gymnasium zu Ohrdruf (eld.): Programm des Gräflich-Gleichenschen Gymnasiums (Realprogymnasium und Progymnasium) zu Ohrdruf. Ohrdruf 1887–1893
- Gräflich-Gleichensches Gymnasium zu Ohrdruf (eld.): Jahresbericht des Gräflich-Gleichenschen Gymnasiums, Realschule und Progymnasium zu Ohrdruf. Ohrdruf 1894–1907
- Realschule zu Ohrdruf (eld.): Jahresbericht der Realschule (Gräflich-Gleichensche Stiftung) zu Ohrdruf. Ohrdruf 1908–1915
- Gymnasium Gleichense. 1991–2001. Ohrdruf 2001
- Hinrichs, Hans-Jürgen: Geschichte des Gymnasium Gleichense in Ohrdruf 1564-2001. Zum zehnjährigen Jubiläum der Wiedereröffnung des Gymnasium Gleichense. Bücherstube Hannah Höch, Gotha 2001, ISBN 3-932655-15-X
Eksteraj ligiloj redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gymnasium Gleichense en la germana Vikipedio.