Gyula-Frigyes Born

Barono Gyula-Frigyes BORN [djula-fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Born Gyula-Frigyes estis hungara inĝeniero.

Gyula-Frigyes Born
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01)
en Budapeŝto
Morto 29-an de marto 1972 (1972-03-29) (71-jaraĝa)
en Gyöngyös
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Gyula-Frigyes Born [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de marto 1972 en Gyöngyös.

Biografio redakti

Gyula-Frigyes Born frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis simpla laboristo en Dresdeno unu jaron, fine li plulernis en universitato en Berlino, sed li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1925. Post siaj studoj li laboris en Berlino ĝis 1936, dume li doktoriĝis en 1930 en Bruselo. Ekde 1936 li havis gravajn postenojn en Hungario en diversaj fabrikoj. En 1944 li savis persekutitojn, krome li blokis translokigon de fabriko. En 1951 li estis deportita (ja li estis barono), li faris komence simplajn laborojn unu jaron, poste li estis inĝeniero en fabrika filio de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li pensiuliĝis en 1966.

Fontoj redakti