Gyula Éhik
ÉHIK Gyula (e:hik) estis hungara zoologo naskita en Nagyvárad la 4-an de februaro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de decembro 1964.
Gyula Éhik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1891 en Braŝovo |
Morto | 28-an de decembro 1964 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | paleontologo • zoologo |
Kariero redakti
Gyula Éhik doktoriĝis en 1914. En 1927 oni habilitis lin privatprofesoro en la ekonomikscienca fakultato. Li instruis de 1914 en Győr, poste en la ĉefa reĝa lernejo de Lőcse. De 1919 li laboris en la besttenejo de la MNM, de 1937 li estis ĉefdirektor-anstataŭanto de la Naturscienca Muzeo, de 1940 gvidinto de la besttenejo.
Laboraĵoj redakti
- Magyarország földipockai (Ann. Mus. Nat. Hung. 1926. 24);
- A prém egykor és most (Term. tud. Közl. 1930);
- Prémek és prémes állatok (Bp., 1931);
- Adatok Erdély emlősfaunájához (Állattani Közl., 1934).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon