Gyula Aggházy [djula aghAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aggházy Gyula estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Károly Aggházy, lia bofilino estis Mariska Aggházyné Balló.

Gyula Aggházy
Gyula Aggházy
Gyula Aggházy
Persona informo
Naskonomo Aggházy Gyula
Naskiĝo la  20-an de marto 1850(nun 1850-03-20)
en Hungario Dombóvár (Hungario)
Morto la 13-an de majo 1919
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Károly Aggházy
Infano Tibor Aggházy
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr
Nokta vilaĝo pentrita de Gyula Aggházy

Gyula Aggházy [1] naskiĝis la 20-an de marto 1850 en Dombóvár, li mortis la 13-an de majo 1919 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Aggházy frekventis konservatorion, poste li estis violonisto de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Krom la muziko li lernis samtempe desegnadon kaj pentradon, fine li plulernis pentroarton en Vieno (1869–1871), Munkeno, fine en Parizo de Mihály Munkácsy (1874–1876). Ekde 1874 li ekspoziciis. Hejmenveninta en 1876 li alterne vivis en artistkolonio de Szolnok kaj Budapeŝto. Li instruis en la Industriarta Altlernejo (1887-1896), ekde 1897 en la Belarta Altlernejo.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Mesélő baba (1872, lia unua ekspoziciita pentraĵo)
  • Tere-fere (1881, premiita)
  • Házasságtörő nő (1884 kun eklezia premio)
  • Lakodalom (1908, en Londono arĝenta medalo)
  • murpentraĵoj en Reĝa Operejo de Budapeŝto
  • pentraĵo en kapelo de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti