Gyula Ambrus [djula ambruŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrus Gyula estas hungardevena usonana kuracisto (pri internaj malsanoj), hematologo, onkologo, profesoro, membro (ekstera (1993)) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo disvastiĝis en Usono kiel Julian L. Ambrus. Lia edzino estis same kuracisto kaj akademiano Klára Ambrus.

Gyula Ambrus [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Ambrus frekventis luteranan gimnazion, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942–1945). Li akiris sciencan gradon MD en 1949 en Zuriko, fine li lernis en Sorbono kaj Institut Pasteur (1950–1954). Li akiris sciencan gradon (Ph.D) en 1954 en Filadelfio (Pensilvanio), poste li esploris en instituto en la sama urbo. Post jaroj li estis institutestro, sed li ankaŭ instruis kaj kuracadis en la universitata hospitalo en Bufalo. En 1992 li pensiuliĝis, en 2011 li vidviĝis. Li ricevis hungaran, vatikanan kaj usonajn premiojn. La edzino Klára naskis 7 geinfanojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bioterror, Agroterror and New Diseases (2009) - libro kune kun la familianoj
  • Versek, 1937-2005 (2010) - kolektita poemlibro kun Klára Ambrus

Fontoj redakti