Gyula Balássy (instruisto)

BALÁSSY Gyula [bala:ĵi] estis hungara instruisto, publicisto. Li naskiĝis en Székelymagyaros (hodiaŭ en Rumanio) en 1856 kaj mortis en Sepsiszentgyörgy (hodiaŭ en Rumanio) la 7-an de julio 1920.

Biografio redakti

Gyula Balássy estis instruisto, amiko de verkisto Elek Benedek. Li estis la unua instruisto de la lernejo de Fotos. Li finis ankaŭ la kursojn de industria-ekonomia lernejo de Kolozsmonostor. Li daŭrigis pli poste sian laboron en la ŝtataj lernejoj de Szemerja kaj fine en Sepsiszentgyörgy. Li publikis artikolojn en gazeto Nemzeti Iskola de Budapeŝto redaktita de Elek Benedek

Fonto redakti