Gyula Balogh (arkivisto)
Gyula Balogh [djula balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Gyula, estis hungara poeto, arkivisto, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis beödi [bodi].
Gyula Balogh (arkivisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1837 en Marcaltő |
Morto | 20-an de aprilo 1921 (83-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto arkivisto |
Gyula Balogh[1] naskiĝis la 20-an de majo 1837 en Ihászi, li mortis la 20-an de aprilo 1921 en Szombathely.
Biografio
redaktiGyula Balogh frekventis gimnaziojn laŭvice en Pápa, Kőszeg kaj Szombathely, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Pest inter 1859–1861. Sen diplomo li havis postenon 2 jarojn en Körmend, inter 1863–1867 li estis subnotario en Szombathely, poste en la sama urbo li redaktis gazeton, pli poste li estis subarkivisto (1884–1889), respektive ĉefarkivisto (1889–1918). Intertempe li verkis poemojn kaj historiajn artikolojn. Li edziĝis en 1862 kaj 1888.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Dalok. (poemaro, 1861)
- Költemények. (poemaro, 1870)
- Újabb költemények. (poemaro, 1879)
- Az 1809. évi insurrectio és francia megszállás Vasmegyében. (1885)
- Vasvármegye. (skizo, 1891)
- Vasvármegye nemes családai. (1894; pligrandigite: 1901)
- Vas vármegye. (kunaŭtoro, 1898)