Gyula Erőss
Gyula Erőss [djula erOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőss Gyula estis hungara kuracisto, infankuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro.
Gyula Erőss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1855 en Kastélyosdombó |
Morto | 25-an de junio 1925 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Sándor Erőss |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • internisto • infankuracisto |
Gyula Erőss [1] naskiĝis la 11-an de majo 1855 en Dombó. Li mortis la 25-an de junio 1925 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gyula Erőss devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Csurgó kaj Sopron, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1879. Post siaj studoj li laboris 4 jarojn en hospitalo pri malriĉaj geinfanoj. En 1883 li studvojaĝis al Mez-Eŭropo. Hejmenveninta en la sekva jaro li laboris en akuŝa kliniko en Budapeŝto. Ekde 1886 ĝis sia morto li estis ĉefkuracisto de kliniko pri infanoj, krome li instruis en la menciita universitato ekde 1887. Li atingis la instruan rangon ordinara profesoro en 1904. En 1901 li iniciatis leĝon pri protektado de orfoj.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- A külső hőmérséklet befolyása a csecsemők szervezetére (1884)
- Anyák Tanácsadója és útmutatója gyermekeik ápolásánál (1897) - tradukaĵo
- A szoptatásról (1912)