Gyula Ferdinandy
Gyula Ferdinandy [djula ferdinandi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferdinandy Gyula estis hungara politikisto, juristo, ministro, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis hidasnémeti. Lia frato estis Gejza Ferdinandy.
Gyula Ferdinandy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1873 en Košice | ||||
Morto | 16-an de januaro 1960 (86-jara) en Szikszó | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Partio | Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Q1000403 [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • jura konsilisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula Ferdinandy [1] naskiĝis la 1-an de junio 1873 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 16-an de januaro 1960 en Szikszó.
BiografioRedakti
Gyula Ferdinandy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto, kie li doktoriĝis. Li komencis sian karieron en la departementa administrado en 1895. Li iĝis subnotario en 1901, ĉefnotario en 1906. Li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa) inter 1912-1919. En 1918 li estis dekano, post 2 jaroj justicministro, poste ministro pri enlandaj aferoj.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- A vármegyék reformja (1909)
- Az önkörmányzati alkalmazottak felelőssége (1911)
- A község szociális feladatai (1916)