Gyula Glykais

hungara skermisto

Gyula Glykais [djula glikaiŝ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Glykais Gyula estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, revizoro.

Gyula Glykais
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1893 (1893-04-09)
en Pomáz
Morto 12-an de junio 1948 (1948-06-12) (55-jaraĝa)
en Szekszárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Gyula Glykais[1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1893 en Pomáz, li mortis la 12-an de junio 1948 en Szekszárd.

Biografio redakti

Gyula Glykais apartenis al la greka minoritato de la lando. Li lernis en Székelyudvarhely (1903–1908), poste en Budapeŝto, kie li maturiĝis en 1912. Li estis studento pri maŝininĝeniero, kiun li interrompis en 1914. Li batalis dum la 1-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito, poste li akiris diplomon en komerca akademio en Budapeŝto. Inter 1922-1940 li estis revizoro en pluraj lokoj, poste li pensiuliĝis. Tamen post jaro pro la 2-a mondmilito li reaktiviĝis ĝis 1948. Li havis edzinon kaj li ricevis premion en 1928.

Sporta kariero redakti

Ekde 1912 li skermis en sportklubo. En 1927 li estis hungara ĉampiono teame. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1928 kaj Somera Olimpiko 1932 kun po unu ormedaloj, krome en mondĉampionumoj (1928-1931) li estis la unua trifoje. Depost 1932 li plene forlasis la skermon.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti