Gyula HÁY, hungare Háy Gyula, Esperante Julio Háy estis hungara verkisto, tradukisto kaj dramisto.

Gyula Háy
Gyula Háy, Bertolt Brecht, Ernst Legal kaj Alexander Abusch en packunveno en 1948
Gyula Háy, Bertolt Brecht, Ernst Legal kaj Alexander Abusch en packunveno en 1948
Persona informo
Háy Gyula
Naskiĝo 5-an de majo 1900 (1900-05-05)
en Abony
Morto 7-an de majo 1975 (1975-05-07) (75-jaraĝa)
en Ascona
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Károly László Háy vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkistotradukistoscenaristo vd
Aktiva en VienoMoskvoBudapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Háy naskiĝis la 5-an de majo 1900 en Abony. Li mortris la 7-an de majo 1975 en Ascona.

Biografio redakti

Gyula Háy devenis el juda familio. Li partoprenis en 1919 la revolucion, tial li poste migris al Germanio. Hejmenveninta li aliĝis al komunistoj. Pli frue li jam havis sukcesojn en Germanio, sed la evoluanta faŝismo malpermesis la prezentadojn de Isten, császár, paraszt (Dio, imperiestro, kamparano), baldaŭe li estis forigita ankaŭ el Aŭstrio. Ekde 1935 li vivis en Sovetunio, kie li faris precipe scenarlibrojn por filmoj. En 1945 li hejmenvenis kaj pro la komunismaj agoj li ekhavis diversajn postenojn. En 1955 li aliĝis al rondo de Imre Nagy. Fine de la revolucio en 1956 li dissendis helpokrion en la Hungara Radio. Tial li estis arestita ĝis 1960. En la 1960-aj jaroj li forlasis Hungarion kaj vivis en Svislando. En 2006 li ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto) redakti

  • Isten, császár, paraszt (Dio, imperiestro, kamparano), dramo, 1932
  • Tiszazug (Regiono ĉe Tiso), 1936
  • A porosz csoda (La prusa miraklo), dramo, 1939
  • Ítélet éjszakája (Nokto de juĝo), 1943
  • Az élet hídja (Ponto de la vivo), teatraĵo pri la unua stabila ponto en Budapeŝto, 1951
  • Mohács (Mohács), dramo, 1960
  • A ló (La ĉevalo), dramo, 1961
  • Királydrámák (Reĝodramoj), 6 dramoj, 1964
  • diversaj tradukaĵoj

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio