Gyula Huszenicza
Gyula Huszenicza [djula husenica], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszenicza Gyula estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Gyula Huszenicza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1951 en Miskolc |
Morto | 30-an de septembro 2010 (59-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • angla • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto |
Gyula Huszenicza[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1951 en Miskolc, li mortis en oktobro de 2010.
Biografio redakti
Gyula Huszenicza akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1974. Post la diplomo li eklaboris en bestohospitalo de Berettyóújfalu, iom poste li estis jam la ĉefa bestokuracisto. En 1979 li revenis al la universitato, kie li esploris kaj instruis ĝismorte jam kiel profesoro. Plej ofte li okupiĝis pri reproduktado de bovinoj. Ekde 1994 li estis vicrektoro, post jaroj vicdekano. Li kandidatiĝis, post jaroj doktoriĝis en 2006 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis plurajn premiojn aŭ medalojn. Lia edzino naskis 2 filinojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Adatok a petefészek-működés ellés utáni időszakban előforduló egyes zavarainak kórtanához és klinikumához kérődzőkben és lóban (1983)
- Acceleration of ovulation with ovuplant TM following treatment of anaestrus mares with a progestin in the transition phase (kunaŭtoro, 1996)
- Adatok a petefészek-működés ellés utáni időszakban előforduló egyes zavarainak kórtanához és klinikumához kérődzőkben és lóban (disertaĵo, 2003)
Memorigiloj redakti
- premio "Huszenicza Gyula" estis fondita en 2012