Gyula Isaák (pli aĝa)

hungara politikisto

Gyula Isaák [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Isaák Gyula estis hungara politikisto, nobela juĝisto, notario, senatano. Lia nobela antaŭnomo estis kisdobronyi [kiŝdobronji], lia konata filo estis la samnoma Gyula Isaák (pli juna).

Gyula Isaák (pli aĝa)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1858 (1858-04-27)
en Nagyréde
Morto 26-an de aŭgusto 1935 (1935-08-26) (77-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ĉefepiskopa Jura Akademio (–1882) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Isaák[1][2][3] naskiĝis la  27-an de aprilo 1858 (nun 1858-04-27) en Nagyréde, li mortis la 26-an de aŭgusto 1935 en Eger.

Biografio

redakti

Gyula Isaák akiris juran diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) en 1882. Post la diplomo li estis ministeria oficisto 3 jarojn, inter 1885–1896 li estis nobela juĝisto en Hatvan, inter 1896–1901 en Eger. Pli poste ĝis 1896 li estis ĉefnotario same en Eger, inter 1916–1923 subdepartementestro, sed dum la Hungara Sovetrespubliko li devis kaŝiĝi. Inter 1923–1927 li estis ĉefdepartementestro, poste li estis senatano. Li edziĝis en 1883, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1885 kaj 1890. Li ricevis la titolon reĝa konsilisto.

Memorigiloj

redakti
  • pli frue estis strato nomita pri Gyula Isaák en Eger

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti