Gyula Isaák (pli juna)
Gyula Isaák [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Isaák Gyula estis hungara prokuroro, ĉefjuĝisto, ministeria oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis kisdobronyi [kiŝdobronji], lia patro estis la samnoma Gyula Isaák (pli aĝa).
Gyula Isaák (pli juna) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Isaák Gyula István László |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1885 en Hatvan |
Morto | 4-an de marto 1947 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | juĝisto akuzisto ![]() |
Gyula Isaák[1][2] naskiĝis la 15-an de oktobro 1885 en Hatvan, li mortis la 4-an de marto 1947 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Isaák maturiĝis en Eger en 1903, poste li akiris juran diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) kaj denove juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1908. Post la diplomo li estis notario aŭ prokuroro province, inter 1918–1945 li laboris en la justicministerio, sed li estis ankaŭ ĉefprokuroro ekde 1923 kaj ĉefjuĝisto ekde 1935, fine ekde 1945 ĝis sia morto li estis ĉefjuĝisto en la plej supera juĝejo.
Lia edzino naskis solan filon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Többszörös választói jog (2 volumoj, 1908)
- A bűntettekről és vétségekről szóló büntető törvénykönyv. Az 1878. 5. törvénycikk... (1926)
- A bűnvádi perrendtartás zsebkönyve a melléktörvényekkel, rendeletekkel, joggyakorlattal. (kunkompilisto, 6-a eldono: 1928, 9-a eldono: 1941)
- A külföldi közhivatalnok büntetőjogi felelőssége. (1933, 1934)
- A béke büntetőjogának előkészítése (Budapest, 1946)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM38011 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=671890&date=2024-04-15 nemzeti névtér