Gyula Koczkás [djula kockAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koczkás Gyula estis hungara biofizikisto, profesoro, instruisto.

Gyula Koczkás
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1905 (1905-03-12)
en Sâmbăta de Jos
Morto 7-an de aprilo 1986 (1986-04-07) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biofizikisto
vdr

Gyula Koczkás [1] naskiĝis la 12-an de marto 1905 en Hungara reĝlando en Alsószombatfalva (nuntempa Sâmbăta de Jos en Rumanio). Li mortis la 7-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Koczkás frekventis katolikan gimnazion en Székesfehérvár, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1927, fine li doktoriĝis post 2 jaroj. Pli frue inter 1926 kaj 1938 li jam laboris en la universitata instituto de Pécs. En 1935 li estis nomumita privata profesoro, sed li instruis ankaŭ en gimnazioj. Li partopenis en la kontraŭnazia movado, tial li estis deportita al Bavario. Post la 2-a mondmilito li komence havis postenon en la ministerio. En 1948 li estis nomumita eksterordinara profesoro kaj institutestro. Inter 1950 kaj 1956 li denove instruis en mezlernejo, poste en instituto, kie li okupiĝis pri radiadoj. Li pensiuliĝis en 1973.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Anorganikus sóoldatok ultraibolya abszorpciója (1929)
  • A szívhangok regisztrálása és visszaadása (1935)
  • Az energia megmaradásának elve Mayer Róbert felfedezésének 100. esztendejében (1941)
  • Örök törvények. A fizika regénye. (1947)
  • Demonstrációs rádiópad (1953)
  • Munkavédelmi útmutató orvosi röntgenosztályok dolgozóinak (1966, 1967)

Fontoj redakti