Gyula Kovács (arkitekto)

Gyula Kovács [djula kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Gyula estis hungara arkitekto.

Gyula Kovács
Gyula Kovács
Gyula Kovács
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de marto 1881(nun 1881-03-11)
en Hungario Siter (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 26-an de marto 1963
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Gyula Kovács[1] naskiĝis la 11-an de marto 1881 en Siter (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Șișterea en Rumanio), li mortis la 26-an de marto 1963 (laŭ alia informo la mortotago estis 30-a) en Budapeŝto.

Kalvinana gimnazio en Cluj

Biografio redakti

Gyula Kovács akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Ĝis la 1-a mondmilito li estis arkitekto en Kolozsvár, poste li partoprenis en konstruado de milita fervojo. Post Traktato de Trianon li perdis la civilan postenon kaj li apartenis jam al la hungara minoritato en Rumanio. Tamen li povis labori por la kalvinana eklezio. Inter 1940 kaj 1944 la regiono rehungariĝis laŭ la Dua Viena Arbitracio kaj li rericevis la postenon. Dum fino de la 2-a mondmilito li rifuĝis al Budapeŝto, kie li estis arkitekto.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • kalvinana gimnazio en Cluj (1926)
  • kalvinana paroĥo en Cluj (1927)
  • kalvinana hospitalo en Cluj
  • sportparko en Cluj (1936)

Fontoj redakti

Referencoj redakti