Gyula Lukács

(Alidirektita el Gyula LUKÁCS)

LUKÁCS Gyula [lukaĉ] (naskiĝis en 1897 en Siklós) estis hungara esperantisto, doktoro jura kaj financkonceptisto.

Gyula Lukács
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1896 (1896-11-30)
en Siklós
Morto dato nekonata
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis esperantisto de 1926. Li fondis la Esperanto-Sekcion de la Hungara Nacia Asocio, kiu sendis lin en 1929 Aŭstrujon kaj Italujon, en 1930 Bavarujon, Nederlandon, Belgujon kaj Anglujon, en 1931 Francujon por fari prezentadojn pri Hungarujo; entute 40 prezentadoj. Li estis ĉefsekretario de HKES kaj ĉeforganizanto de la Katolika Esperanto-kongreso en Budapest (1930). De 1933 li agadis en Pécs.