Gyula Molnár (advokato)

Gyula Molnár [djula molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Gyula estis hungara advokato, redaktoro, verkisto. Lia origina familia nomo estis Müller ĝis 1884, liaj pseŭdonimoj estis Amaranth kaj Piripócsy [piripOĉi].

Gyula Molnár
Molnár Gyula (1857–1932).jpg
Persona informo
Naskonomo Müller Gyula
Naskiĝo 21-an de novembro 1857 (1857-11-21)
en Subotica
Morto 6-an de majo 1932 (1932-05-06) (74-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Profesio
Okupo verkisto • attorney at law [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gyula Müller[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1857 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 6-an de majo 1932 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

BiografioRedakti

Gyula Molnár devenis el juda familio. Komence li estis laboristo en vendejo, pli poste aktoro, fine li maturiĝis en 1876 kaj akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1886 kaj 1897 li estis advokato, ankaŭ redaktoro en Zombor, poste li faris la samon en Budapeŝto. Li verkis ankaŭ poemojn, romanojn, teatraĵojn, gazetajn artikolojn. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Asszonyok bűne, férjek átka (romano, 1882)
  • Rangkórság (premiita komedio, 1884)
  • Amaranth költeményei (poemoj, 1885)
  • Molnár Gyula összes művei (kolektitaj verkoj en 10 volumoj, 1895)
  • Homokzátonyok (komedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto), 1900)

FontojRedakti

ReferencojRedakti