ORiENT Gyula estis hungara farmakologo, kuracisto, universitata profesoro naskita en Nagybocskó la 21-an de oktobro 1869 kaj mortinta en Koloĵvaro la 9-an de oktobro 1940.

Biografio redakti

Orient Gyula diplomitiĝis en 1891 en la Universitato de Budapeŝto, li doktoriĝis en 1900 en Koloĵvaro. Li posedis apotekon en Csetnek (1892). Inter 1898–99 li prelegis en la Universitato de Koloĵvaro. En 1906 li akiris diplomon de kuracisto, poste li faris studvojaĝon en Bazelo, Zuriko, Strasburgo. En 1918 li fariĝis profesoro de la Universitato de Koloĵvaro. Krome la kemian toksikologion kaj esploron de kancero li priokupiĝis ankaŭ medicinhistorion. Li fondis la muzeon pri farmacihistorio de Koloĵvaro.

Verko redakti

  • A gyógyszerészi chemia fogalma és feladata (Kolozsvár, 1918);
  • Az erdélyi és bánáti gyógyszerészet története (Cluj–Kolozsvár, 1926);
  • Erdélyi alchemisták, Bethlen Gábor fejedelem alchemiája (Cluj–Kolozsvár, 1927);
  • Adatok az erdélyi gyógyszertárak történetéhez (Buletinul Farmacistilor, Cluj, 1928. 11. sz.);
  • A rák eredete, keletkezése, biológiai és biochemiai megvilágításban (Praxis Medici, Cluj, 1939).

Fonto redakti