OSTENBURG Gyula (pro. ostenburg), Ostenburg-Moravek estis hungara oficiro naskita en Marosvásárhely en 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de januaro 1944.

Biografio redakti

Gyula Ostenburg estis komandanto de unu fifama milita speciala taĉmento post la falo de hungara konsilantrespubliko. Li atingis la rangon de majoro. Lia speciala taĉmento mortigis interalie Béla Somogyi kaj Béla Bacsó. Okaze de la dua reĝpuĉo (20 – 23 de oktobro 1921) li staciis kun sia taĉmento en Sopron kaj li aliĝis al reĝo Karolo la 1-a (Aŭstrio), kiu nomumis lin kolonelo. Liaj taĉmentoj akompanis la reĝon al Budapeŝto kaj ili partoprenis en la lukto de Budaörs flanke de la reĝo. Post la malvenko de la puĉo li estis iom da tempo en kaptiteco, sed li ricevis amnestion.

Fonto redakti