Gyula Patkó [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patkó Gyula estas hungara inĝeniero, profesoro.

Gyula Patkó

Gyula Patkó [1] naskiĝis la 18-an de majo 1946 en Molnaszecsőd.

Biografio redakti

Gyula Patkó frekventis mezlernejon en Győr, poste li estis faklaboristo en la sama urbo. Li akiris diplomon en Pezindustria Universitato de Miskolc en 1969, poste li restis plu por esplori. En 1974 li esploris kaj instruis en Dresdeno. En 1985 li kandidatiĝis, en 1989 li estis nomumita docento, en 1995 katedrestro en la menciita universitato. Inter 1989 kaj 1994 li estis vicdekano, poste vicrektoro ĝis 1997, inter 2006-2013 rektoro. Li esploris aŭ instruis ankaŭ eksterlande, ekzemple en 1988 en Varsovio, en 1995 en Londono, en 2012 en Pekino. Li okupiĝis pri mekaniko, dinamiko, statiko. Li ricevis hungarajn rusan, slovakan premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Véges szabadságfokú lineáris rezgő rendszer paraméterváltozásainak hatása a sajátfrekvenciákra (1977)
  • Beitrag zu den Methoden der äquivalenten Linearisierung für Schwingungssysteme I. (1982)
  • Közelítő módszer nemlineáris rezgések vizsgálatára (1984) (kandidata disertaĵo)
  • Stability investigations of meschanical systems, state of art (1987)
  • Die Untersuchung von Torsionschwingungen bei den Riemenantrieben mit der Methode der Linearisierung über den Phasenkurve (1999)
  • Szíjhajtások stabilitási tartományainak elhelyezkedése különböző lengésképek esetén (2003)
  • Trapézmentes és golyósorsós hajtások egyenértékűsége (2012)

Fontoj redakti