Gyula Stetka [djula ŝtetka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stetka Gyula estis hungara pentristo, membro de Societo Benczúr.

Gyula Stetka
Persona informo
Naskonomo Stetka Gyula
Naskiĝo la  29-an de aŭgusto 1855(nun 1855-08-29)
en Hungario Királylehota (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 14-an de oktobro 1925
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Gyula Stetka

Gyula Stetka[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1855 en Királylehota (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kráľova Lehota en Slovakio), li mortis la 14-an de oktobro 1925 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio

redakti

Gyula Stetka studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo, poste 2 jarojn en Akademio de Belartoj de Vieno, fine en simila lernejo en Munkeno de Sándor Wagner. Hejmenveninta en 1883 li profundigis sian scion en majstrolernejo de Gyula Benczúr, post 5 jaroj li estis samloke asistanto. Li pentradis ekleziajn temojn, ĝenrojn kaj portretojn. En 1916 lia memportreto ricevis la ĉefpremion en Budapeŝto.

Elektitaj pentraĵoj

redakti

Referencoj

redakti