Gyula Vasady
hungara muzeologo kaj armenologo (1845-1881)
VASADY Gyula (vaŝadi) estis hungara muzeologo kaj armenologo. Li naskiĝis en Gyulafehérvár en 1845 kaj mortis en Sepsiszentgyörgy la 6-a de junio 1881.
Gyula Vasady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1845 en Alba Iulia |
Morto | 6-an de junio 1881 (35-jaraĝa) en Sfântu Gheorghe |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzeologo armenologo |
Biografio
redaktiGyula Vasady studis en militlernejo de Sibio, sed ne li finis siajn studojn, li iĝis librovendisto-lernanto en Koloĵvaro. Pli poste li malfermis antikvaĵvendejon en Győr, kie li agadis samtempe por organizi la urban fajrobrigadon. Kiam ekestiĝis la Székely Nemzeti Múzeum en Sepsiszentgyörgy en 1875 el fondaĵo de Emilia Zathureczky, li iĝis la unua konservisto de la muzeo. Kune kun la armena pastro, Werthames Jahudĵian li redaktis la unuan hungaran-armenan gramatikon.