Gyula Wälder (arkitekto)
Gyula Wälder [djula velder], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wälder Gyula estis hungara arkitekto, profesoro, membro (korespondanta en 1935) de Hungara Scienca Akademio.
Gyula Wälder | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1884 en Szombathely |
Morto | 10-an de junio 1944 (60-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gyula Wälder [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1884 en Szombathely. Li mortis la 10-an de junio 1944 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Gyula Wälder frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Post la diplomo en 1905 li studvojaĝis al Italio kaj Habsburga Imperio, kie li okupiĝis precipe pri la baroko. En la sekva jaro li ekinstruis en la teknikuniversitato en Budapeŝto, krome li havis propran arkitektan firmaon. Liaj planitaj konstruaĵoj estas troveblaj en la tuta Hungara reĝlando. Li ricevis premiojn en 1929 kaj 1930.
Elektitaj planojRedakti
- 1910–12: Budapeŝto, parto de Kolonio Wekerle
- 1911: Pozsony, muzeo kaj biblioteko
- 1914: Balassagyarmat, muzeo
- 1925–26: Budapeŝto, novbaroka domo de la ĉefurba trafika entrepreno
- 1926–27: Miskolc, muzika palaco kaj poŝtejo
- 1926–1927: Sofio, hungara ambasadorejo
- 1928–29: Budapeŝto, novbaroka vilao de Gyula Wälder Gyula
- 1935: Budapeŝto, Vico de loĝdomoj (prezentita sur la foto)
- Kisvárda, gimnazio
MemorigilojRedakti
- memortabulo en sia naskiĝdomo de 1970