Alba Iulia
Alba Iulia [alba julija] (hungare Gyulafehérvár [djulafehervar], germane Weißenburg aŭ Karlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de la rivero Mureș kaj la rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești, Oarda, Pâclișa.
Alba Iulia | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Alba | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 510118 | ||||
Aŭtokodo | AB | ||||
Telefonkodo | (+40) 02 58 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 64 227 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 620 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 4′ N, 23° 34′ O (mapo)46.06694444444423.57Koordinatoj: 46° 4′ N, 23° 34′ O (mapo) | ||||
Alto | 230 m | ||||
Areo | 103,65 km² (10 365 ha) | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alba Iulia [+] | |||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 11 616 loĝantojn, el kiuj 5 226 hungaroj, 5 170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.
Historio
redaktiĜis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la latina katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.
Administrado
redaktiRenomaj personoj
redakti- Antal Jakab (* Kilyénfalva la 13-an de marto 1909 – Alba Iulia la 5-an de majo 1993): katolika episkopo.
- Antal Péter (* Kilyénfalva la 2-an de junio 1880 - Alba Iulia la 17-an de oktobro 1964): eklezia verkisto.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Ĝemelecoj
redaktiAlba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Fotoj de Alba Iulia: katedralo, ĉefepiskopejo, fortikaĵo... Arkivigite je 2007-02-08 per la retarkivo Wayback Machine