Hérens (distrikto)

Distrikto de Kantono Valezo, Svislando


La Distrikto Hérens estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 10542 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Vex.

Distrikto Hérens
Blazono de la distrikto Hérens
Hérens
Mapo de la distrikto Hérens
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Vex
Koordinatoj  46° 7′ N 7° 30′ O / 46.117 °N, 7.500 °O / 46.117; 7.500 (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ N 7° 30′ O / 46.117 °N, 7.500 °O / 46.117; 7.500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10542 (2012-12-31)
Areo 443,5 km²
Loĝantardenseco 23,8 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2305
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Hérens situas en la centro de Valezo je la franca flanko de la lingvolimo. Ĝi estas la plej supra distrikto de la Suba Valezo.

Komunumoj de la distrikto Hérens redakti

La distrikto Hérens konsistas (stato en 2011) el 7 komunumoj, el kiuj la komunumo Ayent estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Ayent 3680 55.0 6082
  Evolène 1712 210.0 6083
  Hérémence 1391 107.6 6084
  Les Agettes 338 5.1 60825
  Mont-Noble 911 43.0 6090
  Saint-Martin 895 37.0 6087
  Vex 1615 13.0 6089
Totale 7 10542 443,5 2305

Historio redakti

En la regiono de Hérens setlis homoj ek de la 10-a jarcento, sed pro la peŝto la valo en la 15-a jarcento perdis grandan parton de la loĝantaro. En la jaro 1260 la grafo Petro la 2-a de Savojo ĝin konceis al la episkopo Henriko de Raron. La valo tiam fariĝis setloteritroio de Zermatt kaj almigris multaj germanlingvaj familioj. En la jaro 1476 la Valezaj Dekonoj konkeris la Suban Valezon kaj integris kiel triono al la Dekono Siono kun escepto de la Valo de Hérménce, kiu fariĝis kolonio de la sep dekonoj. Post la Helveta Revolucio de 1798 el la du valoj estis formita la Distrikto Hérens, kiu ĝis 1802 apartenis al la Helveta Respubliko tiam dum 8 jaroj al la Respubliko Valezo kaj de 1810 ĝis 1814 estis kantono de la franca Departemento Sempiono. Poste ĝis fariĝis en 1815 dekono kaj en 1848 distrikto de Kantono Valezo. En 1848 estis aldonita al la distrikto la komunumo Ayent.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti