Hòa Hảo

religia tradicio bazita sur la Budhismo, fondita en 1939 por Huỳnh Phú Sổ, profeto kaj mistikulo.

La movado Hòa Hảo estas religia tradicio bazita sur la Budhismo, fondita en 1939 por Huỳnh Phú Sổ, profeto kaj mistikulo de la provinco de An Giang, situanta en la delto de la rivero Mekongo, en Suda Vjetnamio. Liaj sekvantoj konsideras Sổ kiel profeton kaj vivantan Budhon, destinitan por savi la homaron de suferoj kaj protekti la vjetnaman popolon. La tradicio Hòa Hảo estas daŭrigo de la budhisma instruado de la 19-a jarcento konata kiel Bửu Sơn Kỳ Hương.[1] Grava ĉefaĵo de la movado Hòa Hảo estas ĝia emfazo de kamparanoj, ekzempligita per la malnova slogano: "Praktiku Budhismon dum la tero." Hòa Hảo ankaŭ emfazas la praktikon de budhismo fare de laikoj hejme, anstataŭ fokusiĝi ĉefe en templo-adorado kaj ordigado. Helpo al malriĉuloj estas instigita anstataŭ konstrui pagodojn kaj plenumi multekostajn kaj luksajn ritojn. En 1939 Huỳnh verkis kvar mallongajn volumojn konatajn kiel "orakoloj" laŭ simpla kaj alirebla poezia stilo, en kiuj li disvolvas la fundamentojn kaj fundamenton de sia religia doktrino. La religia movado fondita por Huỳnh Phú Sổ postvivis la morton de sia fondinto. Nuntempe la movado Hòa Hảo havas plurajn milionojn da partianoj tutmonde.

Huỳnh Phú Sổ, profeto kaj mistikulo.

Bibliografio redakti

  • Tai, Ho; Hue-Tam. (1983) Millenarianism and Peasant Politics in Vietnam (angle). Kembriĝo, Masaĉuseco: Harvard University Press.
  • Tran, My-Van. (2003) Beneath the Japanese Umbrella: Vietnam's Hòa Hào during and after the Pacific War. Vol. XVII (angle). Crossroads: An Interdisciplinary Journal of Southeast Asian Studies, p. 60–107.
  • Long, Nguyễn; Thành Nam. (2004) Hòa Hảo Buddhism in the Course of Việtnam's History (angle). Novjorko: Nova Science Publishers.
  • Bích Hợp, Pham. (1999) Làng Hòa Hảo xưa và nay (vjetname). Ho-Ĉi-Min-urbo: Nhà xuất bản kinh tế tp. OCLC 606595109.
  • Taylor, Philip. (2001) Apocalypse Now? Hòa Hảo Buddhism Emerging from the Shadows of War. Vol. XII (angle). The Australian Journal of Anthropology, p. 339–354.
  • Haseman, John B.. (1976) The Hoa Hao: A Half-Century of Conflict. Vol. III (angle). Asian Affairs, p. 373–383.

Referencoj redakti

  1. Hui-cui, Lei. A preliminary study of Hoahaoism (angle). Pekino, Ĉinio: Fako de Vjetnama Lingvo, Lernejo de Fremdaj Studoj, Internacia Universitato de Ekonomiko kaj Komerco.