Hódmezővásárhely

Hungaria urbo

Hódmezővásárhely - hungare: [ˈhoːdmɛzøːvaːʃaːrhɛj] Pri tiu ĉi sono aŭdu; germane: Neumarkt an der Theiß - estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Suda Ebenaĵo, en la departemento Csongrád, havante departemenotrajton, en Distrikto Hódmezővásárhely, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: kastoro-kampo-bazarejo, loke la pli mallonga loknomo estas Vásárhely.

Hódmezővásárhely
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj • urbo kun komunumaj rajtoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 944  (2023) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 26′ N, 20° 19′ O (mapo)46.43027777777820.318888888889Koordinatoj: 46° 26′ N, 20° 19′ O (mapo) [+]
Areo 487,98 km² (48 798 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Hódmezővásárhely (Hungario)
Hódmezővásárhely (Hungario)
DEC
Hódmezővásárhely
Hódmezővásárhely
Situo de Hódmezővásárhely

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hódmezővásárhely [+]
vdr
Kalvinana malnova preĝejo de Hódmezővásárhely

Situo redakti

Hódmezővásárhely situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Békéscsaba. Szeged troviĝas 26, Szentes 28, Makó 30, Orosháza 32, Budapeŝto 175 km. Hódmezővásárhely estas la dua plej granda - laŭ loĝantaro- urbo de la departemento kaj la dua plej granda urbo de Hungario laŭ areo.

 
Aerfoto pri Hódmezővásárhely
 
Urbodomo de Hódmezővásárhely
 
Hotelo "Nigra Aglo"
 
La malnova kontraŭinunda digo ankaŭ nun estas videbla en la urbo

Historio redakti

La urbo estiĝis en la 15-a jarcento per kunfandiĝo de la vilaĝoj Hód, Vásárhely, Ábrány kaj Tarján. Oni nomis la urbon tiutempe Hódvásárhely. Ĝi ricevis en 1456 rangon de kampurbo fare de János Hunyadi, kiu estis siatempe guberniestro kaj samtempe grandbienulo de la ĉirkaŭaĵo.

En 1552, la urbon okupis la turkoj kaj restis tie ĝis 1693.

Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la urbo venis en posedaĵon de familio Károlyi [kAroji]. Depost la Inundo de la Tiso (1879) la urbo konstruis digon kontraŭ estonta inundo. En 1890 ĝi estis jam la 4-a plej loĝata urbo de Hungario, sed la senlaboreco pli kaj pli akriĝis kaj okazis en 1894 kamparana ribelo sub gvido de János Szántó Kovács. En 1950 estraro de la urba kooperativo ricevis premion Kossuth.

Inter 1950-1961 ĝi estis departementejo de Csongrád.

Esperanto redakti

Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (kunveno de Universala Medicina Esperanto-Asocio) kaj la 1-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Nuntempe estas delegito de UEA tie.

Esperantistoj redakti

Religiaj vidindaĵoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Hódmezővásárhely.

Vidu ankaŭ redakti

Ĝemelurboj redakti

Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando redakti

Csékehódos Hegyháthodász Hodász Hódegyháza Hódmezővásárhely Jákóhodos
Káptalanhodos Kishódos Krassóhódos Nagyhódos Nemeshodos Óhodász
Örihodos Temeshódos Városhodász Zarándhódos

Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando redakti

Drávavásárhely Hódmezővásárhely Gyerővásárhely Kézdivásárhely Kisvásárhely
Marosvásárhely Somlóvásárhely Torontálvásárhely Vásárhely

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti