Hôrky (hungare Zsolnaberkes [ĵolnaberkeŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Hôrky
hungare: Zsolnaberkes
municipo
Oficiala nomo: Hôrky
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Situo Hôrky
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 20″ N 18° 41′ 34″ O / 49.20556 °N, 18.69278 °O / 49.20556; 18.69278 (mapo)
Areo 2,317695 km² (231,77 ha)
Loĝantaro 699 (31.12.2010)
Denseco 301,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1393
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 010 04
Tel. prefikso +421-41
NUTS 517577
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Hôrky, Žilina District
Retpaĝo: www.obechorky.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Hôrky situas laŭ traira flankovojo apud Žilina, kiu troviĝas 3 km de ĉi tie.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en formo "Crasnahorka". En 1598 oni komputis tie 6 domojn. En 1784 159 vilaĝanoj (27 familioj) loĝis en 24 domoj, en 1828 243 vilaĝanoj loĝis en 11 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Huorki, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsolnaberkes 190 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hôrky 600 homoj, (593 slovakoj).