Por artista grupo, vidu la paĝon Nippona Artista Proleta Federacio.

Napf estas montmasivo kaj ankaŭ ties plej alta pinto en la limregiono inter la kantonoj Berno kaj Lucerno. Ĝia kulmino havas altecon de 1408 m s.m.

Napf
Napf vidita de Luthern
monto
Alteco 1 408 m
Situo Svislando (kantonoj Berno kaj Lucerno)
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 638129 / 206023 (mapo)47.0041666666677.94Koordinatoj: 47° 0′ N, 7° 56′ O; CH1903: 638129 / 206023 (mapo) f4
Napf (Kantono Berno)
Napf (Kantono Berno)
DEC
Napf
Napf
Situo de Napf
Napf (Svislando)
Napf (Svislando)
DEC
Napf
Napf
Situo de Napf
Map
Napf
vdr

Geografio redakti

Sudoriente de Napf situas la regiono Entlebuch. La rivero Fontanne, kiu fontas oriente de Napf estas ĉefalfluanto de Eta Emme. Sudokcidente troviĝas la Emme-Valo. Sude de Napf fontas la rivero Trueb, kiu estas unu el la ĉefaj fontriveroj de Ilfis, ĉefa alfluanto de Emme. Norde de situas la lucerna distrikto Willisau, kie fontas la riveroj Luthern kaj Enziwigger, ambaŭ fontriveroj de Wigger. Flankaj pintoj de Napf estas Höchänzi kun alteco de 1339 m s.m. kaj Geissgratflue kun alteco de 1332 m s.m. La kulmino de Napf situas sur la limo de la teritorioj de la komunumoj Luthern en nordo kaj Trub en sudo. La kulminokruco kaj la kulminorestoracio situas sude de la kantonlimo sur teritorio de la berna komunumo Trub.

Geologio redakti

La montmasivo Napf konsistas el ŝtontavoloj, kiujn alportis dum la epoko de la supra dolĉakvo-molaso la gigantaj riveroj de la estiĝintaj Alpoj. Tiuj riveroj kunportis amason da grandaj ŝtoneroj kaj rokeroj, kial la Napfmasivo konsistas ĉefe el konglomeraĵo. Inter la konglomeraĵtavoloj ankaŭ ekzistis tavoloj de mola kaj glita sabloŝtono, kial en tiuj montoj povas okazis ankaŭ montofaloj gravaj.

Turismo redakti

La Napfregiono estas ŝatata regiono por migrado. Al la kulmino de Napf oni ekmigras de Mettlenalp sude kaj de Luthern respektive Luthern-Bad kaj la Wiggern-Kabano apud Hergiswil norde. La kulmino de Napf ofertas belan rondvidon al la Svisa Mezlando en nordo kaj al Pilatus en sudo. Sur la kulmino de Napf situas montara restoracio. La aertelfero de Mettlenalp en Trub servas unike por la varallivero al la montara restoracio. Pro ĝia geologio en la sedimentoj de Napf ekzistas oro. La riveroj ĉirkaŭ Napf ellavas orosablerojn, kial la Napfregiono allogas orserĉantojn. En Willisau ekzistas turismaj agentejoj, kiuj ofertas orserĉadoekspediciojn en la Napfmontarlando.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti