Húnaflói
Húnaflói estas golfo de la Gronlanda Maro ĉe la norda bordo de Islando.
Húnaflói | ||
---|---|---|
La golfo Húnaflói ĉe kunverŝiĝo kun la lago Sigríðarstaðavatn | ||
Akvejo | Gronlanda Maro | |
Termaso | Vestfirðir, Norðurland vestra | |
Geografia situo | 65° 50′ N, 20° 50′ U (mapo)65.833333333333-20.833333333333Koordinatoj: 65° 50′ N, 20° 50′ U (mapo) | |
Larĝo | 60 km | |
Maksima akvoprofundo | 217 m | |
Alfluoj | Blanda | |
GeografioRedakti
La golfo eniĝas en la bordon je 100 km kaj estas limigita oriente per la duoninsulo Skagaheiði. La bordoj de la golfo estas altaj, okcidente kaj sude dispartigitaj per multaj golfoj: Húnafjörður kaj la lago Hóp estas dedividitaj per la duoninsulo Vatnsnes disde Miðfjörður kaj Hrútafjörður; sud-okcidente situas Steingrímsfjörður (islande: Steingrímsfjörður). La plej granda alfluo estas la rivero Blanda, kiu fluas de sur la glaĉero Hofsjökull. Tajdoj estas duondiurnaj, amplitude je ĉirkaŭ 2 m[1].
EkonomioRedakti
Sur la bordoj de la golfo situas fiŝkaptistaj loĝlokoj: Skagaströnd (islande: Skagaströnd) kaj Blönduós sur la orienta bordo, Hvammstangi (islande: Hvammstangi) sur la suda, Hólmavík sur la okcidenta bordo, kaj aliaj. Okazas prilaborado de fiŝoj.
FaŭnoRedakti
En Húnaflói vivas birdoj kaj fokoj. Renkonteblaj estas balenoj kaj somere arkta vulpo[2].
ReferencojRedakti
- ↑ Хунафлоуи (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
- ↑ Húnaflói Bay — Northern Coastal Experience (angle) (kopio en Internet Archive).