Hüttikon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hüttikerberg)
Hüttikon
Blazono de Hüttikon
Komunuma domo de Hüttikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 26′ 46″ N 8° 23′ 14″ O / 47.44611 °N, 8.38722 °O / 47.44611; 8.38722 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 46″ N 8° 23′ 14″ O / 47.44611 °N, 8.38722 °O / 47.44611; 8.38722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 627
Areo 1,62 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 8115
Komunumkodo 0087
Mapo de Hüttikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Hüttikon estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 627 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Hüttikon situas en la Furtvalo ĉe la monto Altberg en okcidento kaj la montoĉeno Lägern en sudo. Hüttikon estas la komunumo kun la plej malgranda teritorio de la tuta kantono. Krom la kerna vilaĝo Hüttikon al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Hüttikerberg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumoj Hüttikon limas al Würenlos en Kantono Argovio, kaj en Kantono Zuriko Otelfingen, Dänikon kaj en la Limatvalo la komunumo Oetwil ĉe Limato.

Trafiko redakti

Per busoj Hüttikon estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Plej proksima stacidomo troviĝas en Otelfingen. Ankaŭ la norda ĉirkaŭiro de Zuriko (aŭtoŝoseoj A4 kaj A1) estas falice atingebla.

Historio redakti

Unua skriba mencio de Hüttikon datiĝas de la 3-a de februaro 883 kiel Huttinchova. Per tiu-ĉi dokumente iu Adalbert intersanĝis siajn havaĵojn en Hüttikon kun la Virina Abatejo en Zuriko kontraŭ tiaj en Borsikon, vilaĝo hodiaŭ ne plu ekzistanta ĉe la Lago de Türlen. En mezepoko Hüttikon apartenis al la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Hüttikon fariĝis parto de la komuna havaĵo de la membroj de la Ĵurkomunumo kaj estis atribuita al la kamparvoktejo Baden. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la tiama Kantono Baden. En la jaro 1803 Hüttikon estis atribuita al Kantono Zuriko. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti