Hüttwilen
Hüttwilen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 416 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 452 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Hüttwilen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 707392 / 273123 (mapo)47.68.8666666666667Koordinatoj: 47° 36′ N, 8° 52′ O; CH1903: 707392 / 273123 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1452 |
Areo | 17,6 km² |
Alteco | 455 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8536 |
Komunumkodo | 4821 |
Geografio
redaktiHüttwilen situas sur la montoĉeno Seerücken inter la valoj de Turo kaj Rejno/Suba Bodenlago. En okcidento de la komunumo troviĝas naturprotekta regiono konsistanta el la tri lagetoj Hüttwilersee, Hasensee kaj Nussbaumersee. Malgraŭ la naturprotekto estas permesata la banado en Hüttwilersee.
La komunumo konsistas el la municipoj Hüttwilen, Kalchrain, Nussbaumen kaj Uerschhausen.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Hüttwilen limas en nordo al Wagenhausen, Eschenz kaj Mammern, en oriento al Herdern, en sudo al Warth-Weiningen kaj Uesslingen-Buch, kaj en okcidento al Neunforn kaj Oberstammheim (Kantono Zuriko).
Trafiko
redaktiHüttwilen atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Diessenhofen al Frauenfeld. La veturado al Diessenhofen daŭras 20 kaj al Frauenfeld 15 minutojn. La plej proksima alveturejo al la nacia aŭtoŝoseo A7 de Vinterturo al Konstanco situas en distanco de proksimume 5 km de la vilaĝo.
Vidindaĵoj
redaktiApud Nussbaumen troviĝas la Kastelo Steinegg, konstruaĵo, kiu estis starigita 1866 en novrenesanca stilo. Integrita al la konstruaĵo estas partoj de iama fortikaĵo el la 13-a jarcento, kiu estis konstruita de la Sinjoroj de Steinegg. Ĝi forbruliĝis en la jaro 1517. Post rekonstruo ĝis estis de 1583 ĝis 1798 la sidejo de la zurika supervokto. Hodiaŭ la kastelo troviĝas en privata posedaĵo. En Uerschhausen situas la Kastelo Helfenberg.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Hüttwilen datiĝas el la jaro 1255 kiel Hutewiler. Jam kvarcent jarojn pli frue nomen en la jaro 857 estis unuan fojon menciitas Nussbaumen kiel Nuzpouma.
Post la fino de la Helveta Respubliko Hüttwilen unue estis atribuita al la municipkomunumo Eschenz. Malgraŭ grandaj protestoj de la civitanoj de Hüttwil daŭris ĝis la jaro 1851 ke Hüttwilen fariĝis kiun Nussbaumen kaj Uerschhausen propra komunumo.
La hodiaŭa politika komunumo Hüttwilen estis kadre de la turgovia komunumreformo kreita la 1-an de januaro 1997 per transformo de la samnoma antaŭa municipkomunumo, kiu konsistis el la lokkomunumoj Hüttwilen kun Kalchrain, Nussbaumen kaj Uerschhausen.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Hüttwilen en la Historia Leksikono de Svislando
- Nussbaumen en la Historia Leksikono de Svislando