Hărău
publikigita versio estis patrolita je 15 apr. 2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 15 apr. 2024.
Hărău [hərəŭ] (hungare: Haró, germane: Haren) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio nordoriente de Deva. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Banpotoc, Chimindia kaj Bârsău.
Hărău · Haró · Haren | |||
---|---|---|---|
komunumo en Rumanio | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 026 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 54′ N, 22° 57′ O (mapo)45.9005555622.95694444Koordinatoj: 45° 54′ N, 22° 57′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 49,86 km² (4 986 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hărău, Hunedoara [+] | |||
Hărău situas en la valo de rivero Mureș. La aŭtovojo A1 sude preterpasas la vilaĝon. Aliflanke de Mureș situas Deva, kie pasas la nacia vojo DN7 kaj kie estas la rektlinie plej proksima fervoja stacio; sed ĉar la plej proksima ponto estas en Șoimuș, la voje plej proksima stacio estas en Mintia.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 873 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 estis 613, kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 2 026 loĝantoj.
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1360. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personoj redakti
- Ferenc Váró (1-a de majo 1851 – Aiud, 17-a de aprilo 1924): instruisto, verkisto, tradukisto.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
Reformita preĝejo de Hărău