La h-Moll-Messe (eo: b-minora meso) (BWV 232) estas unu el la plej elstaraj religiaj komponaĵoj de Johann Sebastian Bach. Temas je ĉi tiu verko pri komponaĵo, kiu baziĝas sur la kompleta ordinariumo de la latina mesteksto. Foje oni nomas ĝin laŭ atribuado de la romantismo ankaŭ Hohe Messe in h-Moll (alta meso en b-minoro). Laŭtipe tamen temas pri Missa Solemnis.

Manskribaĵo de la unua paĝo de Credo

Strukturo redakti

Bach subdividis la kvin partojn de la ordinariumo por sia komponaĵo en kvar manskribajn detranĉojn:

Ĉi tiuj detranĉoj konsistas el unuopaj, sinsekvaj ĥormovimentoj kaj arioj.

Ensemblo redakti

La b-minora meso postulas en sia lasta versio kvin kantsoloistojn (sopranojn 1/2, aldon, tenoron, bason), kvin- ĝis okvoĉan ĥoron same kiel riĉe okupitan orkestron (tri trumpetojn, timbalojn, ĉaskornon, du transversajn flutojn, du hobojojn, du amorhobojojn, du fagotojn, barokajn violonojn 1/2, vjolo, kontinuan bason). En Sanctus (Nr. 20) ludas tri hobojoj.

Historio redakti

Okazo redakti

Post la morto de elektoprinco Aŭgusto la 1-a de Saksio la 1-an de februaro 1733 oni ordonis tutlandan funebron inter la 15-a de februaro ĝis 2-a de julio 1733, en kiu neniu muziko rajtis esti prezentata. Tiutempe Bach pretigis partituron kaj voĉojn de la unua versio. La prezentovoĉojn li omaĝis al la sukcedinto elektoprinco Frederiko Aŭgusto la 2-a. En sia akompanletero de la 27-a de julio 1733 li petis pri la titolo de kortega kapelmajstro („Praedicat von Dero Hoff-Capelle“). La saksia reĝokortego estis katolikapost la persona unuiĝo kun la regno Pollando.

Kial Bach elkonstruis ĉi tiun mallongan meson al kompleta Missa tota, ne estas plenklare. Ĉar li ekde meze de la 1730-aj jaroj komencis ankaŭ krei aliajn ciklajn verkojn kun modelkaraktero (Goldberg-variaciojn, kristnaskoratorion, la arton de la fugo), oni supozas, ke la pliampleksigo rilatus kun ĉi tiu strebado. Laŭ pli nova teorio[1] ankaŭ povus temi pri mendo de grafo Johann Adam von Questenberg el Bohemio. Tiam la meso estus prezentita en Bohemio kaj eble eĉ en Vieno.

Verkhistorio redakti

Bach verkis dum malsamaj tempo pri ĉi tiu meso:

  • Sanctus li jam komponis en 1724 por la unua kristasktago.
  • En 1733 ekestis Kyrie kaj Gloria (Missa brevis). Ĉi tiu unua versio estis uzebla kaj en la lutera kaj en la katolika diservo. La 21 voĉojn de ĉi tiu versio Bach prezentis kun omaĝoskribo en julio ĉe la katolika dresdena kortego lige kun la peto pri donado de la titolo "kortega komponisto". Nur post multaj memorigoj, pluaj omaĝoj kaj multaj koncertoj li ricevis novembron 1736 la titolon „elektoprinca-saksia kaj reĝa-pola kortega komponisto“. Ĉu ĉi tiu voĉaro iam ajn estis prezentata, ĝis nun ne estas konata.
  • En 1748 Bach decidis pliampleksigi la meson per Credo, Sanctus kaj Agnus Dei, parte per novkomponaĵoj, parte per parodia aliverkado de jam ekzistaj movimentoj el siaj kantatoj.

Prezentadoj redakti

Ke la meso el 1733 ne estis destinita por la uzado en lepsiko, montras la ciferita ĝeneralbasa voĉo en ĉambrotono: en Lepsiko la preĝejaj orgenoj estis agorditaj en la pli alta ĥortono, tiel ke Bach por la lepsikaj prezentadoj igis pretigi ĉiam transponitan orgenvoĉon. Bach konis la novan orgenon de Gottfried Silbermann en la dresdena Sophia-preĝejo de siaj vizitoj en 1725 kaj 1731. La 23-an de junio la filo de Bach Wilhelm Friedemann estis dungita kiel orgenisto de ĉi tiu preĝejo. Plua indico por ebla "privata" destinado de la meso estas, ke ĉiuj skribistoj de la voĉoj venis el la familia rondo (Anna Magdalena, Wilhelm Friedemann kaj Carl Philipp Emanuel).

Graveco redakti

Ĉar la ampleksa, grande dimensiita kaj riĉe instrumentita meskomponaĵo enprenas elementojn de la konĉerta stilo el la epoko de Bach („Missa concertata“) kaj plejbonakaze povus esti uzata je ekleziaj altsolenaĵoj en liturgiaj mescelebradoj, la muzikŝatantoj de la 19-a jarcento donis al ĝi la kromnomon „Hohe Messe in h-Moll“ (alta meso en b-minoro), apoge sur la nomo „Missa solemnis“. La tonalonomo rilatas je tio kun la komenco de la verko - fakte nur malmultaj movimentoj estas en b-minoro, la plej multaj tamen estas en aliaj tonaloj (pro la naturtrumpeto plejparte en la paralela tonalo D-maĵoro).

Superrigardo redakti

BWV1 BC2   Tonalo Takto Parodiomodelo  
I   Missa (1733)        
1 1 Kyrie eleison (ĥoro) b-minoro 4/4    
2 2 Christe eleison (soprano 1, 2 soloo) D-maĵoro 4/4    
3 3 Kyrie eleison (ĥoro) f♯-Moll 4/2    
4 4 Gloria in excelsis (ĥoro) D-maĵoro 3/8   → BWV 191/1
5 5 Et in terra pax (ĥoro) D-maĵoro 4/4    
6 6 Laudamus te (soprano 2 sola) A-maĵoro 4/4    
7 7 Gratias agimus tibi (ĥoro) D-maĵoro 4/2 BWV 29/1 (EA3 1731) komp. Dona nobis pacem
8 8 Domine Deus soprano 1, tenoro sola) G-maĵoro 4/4 eble BWV 193a/5 (muziko perdiĝis) → BWV 191/2
9 9 Qui tollis peccata mundi (ĥoro) b-minoro 3/4 BWV 46/1 (EA 1723)  
10 10 Qui sedes ad dextram Patris (aldo solo) b-minoro 6/8    
11 11 Quoniam tu solus sanctus (baso sola) D-maĵoro 3/4    
12 12 Cum Sancto Spiritu D-maĵora 3/4   → BWV 191/3
II   Symbolum Nicenum (1748/49)        
1 13 Credo in unum Deum (ĥoro) A-miksolido 4/2    
2 14 Patrem omnipotentem (ĥoro) D-maĵoro 2/2 perdiĝinta modelo al BWV 171/1 (EA 1729 aŭ 1737)  
3 15 Et in unum Dominum (soprano I, aldo sola) G-maĵoro 4/4 perdiĝinta dueto, kiu devus servi jam en 1733
por BWV 213/11 kiel parodimodelo
2 variaĵoj
4 16 Et incarnatus est (ĥoro) h-Moll 3/4    
5 17 Crucifixus (Coro) e-minora 3/2 BWV 12/2 (EA 1714)  
6 18 Et resurrexit (ĥoro) D-maĵoro 3/4 supozeble BWV ald. 9/1  
7 19 Et in Spiritum Sanctum (baso sola) A-maĵora 6/8    
8 20 Confiteor (ĥoro) f♯-minoro 2/2    
9 21 Et expecto (ĥoro) D-maĵoro 2/2 BWV 120/2 (EA 1729)  
III   Sanctus (1725)        
  22 Sanctus (ĥoro) D-maĵoro 4/4; 3/84    
IV   Osanna, Benedictus, Agnus Dei, Dona nobis pacem (1748/49)        
1 23 Osanna in excelsis (Coro) D-maĵoro 3/8 supozeble BWV ald. 11/1 (EA 1732)  
2 24 Benedictus (tenoro sola) b-minoro 3/4    
3 25 Osanna repetatur D-maĵoro 3/8   ripetata
4 26 Agnus Dei (aldo sola) g-minoro 4/4 supozeble BWV ald. 196/3 (EA 1725), BWV 11  
5 27 Dona nobis pacem (ĥoro) D-maĵoro 4/2 BWV 232I//7 komp. Gratias agimus tibi

Rimarkoj:

1 1-a koloumno: nombrado laŭ la Bach-Werke-Verzeichnis (BWV)
2 2-a koloumno: nombrado laŭ la Bach-Compendium (BC)
3 UP = unua prezentado
4 Sanctus: 4/4 (trioleta), Pleni sunt coeli et terra: 3/8

La movimentojn Gloria (Nr. 4), Domine Deus (Nr. 8) kaj Cum Sancto Spirito Bach transverkis al latina kristnaskmuziko BWV 191 (inter 1743 kaj 1746).

Pri la parodimodeloj:

BWV 213 „Lasst uns sorgen, lasst uns wachen“ („Herkules auf dem Scheidewege“), profana kantato („Drama per musica“) okaze de la naskiĝdatreveno de la elektoprinco je Saksio Friedrich Christian la 5-an de septembro 1733. Ĉi tiu kantato poste servis kiel parodimodelo por partoj de la kristnaskoratorio (BWV 248, 1734/35). Sur la manskriba partituro von BWV 213 konserviĝis pri n-ro 11 skizo de perdiĝinta modelo, kiun Bach ja ne uzis por BWV 213, sed anstataŭe por n-ro 15 („Et in unum Dominum“) de Symbolum de Missa tota 1746/48 (BWV 232, BC E1).

Tekstmodelo redakti

kiel tekstmodelo al Bach servis la ordinariumo devenanta el la malnova eklezio laŭ la versio de la „Lepsikaj ekleziaj meditadoj“ el 1694.

Rigardo pri la verko redakti

Modeloj por la meso de 1733 redakti

Kun la partoj Kyrie kaj Gloria la meso el 1733 estas missa brevis (kontraŭe al missa longaMissa tota, la kvinparta, kompleta meso; terminoj el la protestanta eklezia muziko, vidu: meso (muziko)).

Ekipon la meso havas komune kun la magnificat (BWV 243) en sia verŝajne ankaŭ en 1733 ekestinta versio en D-maĵoro.

Por la ekstera formo de la numeroj 1, 2 kaj 3 al Bach servis kiel modelo Missa brevis (Kyrie kaj Gloria en g-minoro) de Johann Hugo von Wilderer (1670-1724), de kiu li pretigis kopion, verŝajne en 1731 je Dresdeno.

Pro skriberaro por la Kyrie en b-minoro (BWV 232I, Nr.1) deduktiĝas sur modelon en c-minoro.[2]

La tekststrukturo de BWV 193a, Nr. 5 supozigas, ke ĉi tiu dueto servis kiel modelo por la Domine Deus (BWV 232I, Nr. 8). La profana kantato estis omaĝmuziko por la nomfesto de elektoprinco Frederiko Aŭgusto la 1-a la 3-an de Aŭgusto 1727[3].

Pro stilaj kriterioj krom la movimentoj 2, 5, 6 kaj 12 ankaŭ la ceteraj movimentoj estus parodioj.

Referencoj redakti

  1. Michael Maul, How Relevant is Count Jan Adam von Questenberg for the Genesis of the B-minor Mass? – A Preliminary Report in: International Symposium: Understanding Bach’s B-minor Mass, Discussion Book Volume I, Belfast2007 (kurze englische Zusammenfassung Arkivigite je 2013-02-25 per la retarkivo Wayback Machine)
  2. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. S. Fischer, Frankfurt am Main 2000, ISBN 3-10-092584-X, S. 482
  3. Bach-Jahrbuch 1977, S. 55-74

Literaturo redakti

  • Hohe Messe in H-Moll (Faksimile-Ausgabe der Handschrift). Leipzig, Insel Verlag 1924
  • Walter Blankenburg: Einführung in Bachs h-moll-Messe. Bärenreiter, Kassel 1950; 5. Auflage 1996: ISBN 3-7618-1170-5
  • John Butt: Mass in B Minor. Cambridge 1991, ISBN 0-521-38716-7
  • Wilhelm Otto Deutsch: Gesten der Annahme, der Verwandlung, der Verwandtschaft: Ein Beitrag zur musikalischen Hermeneutik J. S. Bachs in der h-moll-Messe. In: MKirche lxii/6 (1992), S. 321-327
  • Ulrich Prinz (Hrsg.): Messe H-Moll. Stuttgart 1990, ISBN 3-7618-0997-2

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « H-Moll-Messe » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3108603 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)