Herbert Wells

angla verkisto
(Alidirektita el H. G. Wells)

Herbert George WELLS [herbert ĝorĝ ŭelz] (naskiĝis la 21-an de septembro 1866 en Bromley, Kent, mortis la 13-an de aŭgusto 1946 en Londono), pli bone konata kiel H. G. Wells, estis brita verkisto, romanisto, historiisto kaj filozofo.[1] Li estis fruktodona aŭtoro, kiu verkis en diversaj ĝenroj dekojn da romanoj, noveloj, verkoj de socia kritiko, satiroj, biografioj kaj membiografioj. Li estas renomita pro siaj sciencfikciaj romanoj kaj ofte estas menciita kiel la “patro de la sciencfikcio” kune kun Julio Verne kaj Hugo Gernsback.[2][3]

Herbert Wells
Wells en 1920
Wells en 1920
Persona informo
Herbert George Wells
Naskonomo Herbert George Wells
Naskiĝo 21-an de septembro 1866 (1866-09-21)
en Bromley
Morto 13-an de aŭgusto 1946 (1946-08-13) (79-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per liver tumor vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Royal College of Science • Universitato de Londono vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Subskribo Herbert Wells
Familio
Patro Joseph Wells vd
Patrino Sarah Neal vd
Gefratoj Francis Charles Wells • Frederick Joseph Wells vd
Edz(in)o Isabel Mary Wells • Catherine Wells vd
Amkunulo Amber Reeves • Rebecca WestMargaret Sanger • Odette Keun • Moura Budberg vd
Infanoj Anthony West • George Philip Wells • Frank Wells vd
Profesio
Alia nomo H. G. Wells • Reginald Bliss • Septimus Browne • Sosthenes Smith vd
Okupo verkistohistoriistoĵurnalistoidisto • sciencfikcia verkisto • romanisto • sociologoscenaristo vd
Laborkampo sciencfikcio • kreiva kaj profesia verkado • nefikcia literaturo • sciencfikcia literaturo vd
Aktiva dum 1895– vd
Verkado
Verkoj The Outline of History ❦
La tempo-maŝino ❦
La nevidebla viro ❦
La insulo de Doktoro Moreau ❦
La milito de la mondoj ❦
La unuaj homoj sur la Luno ❦
La formo de estontaĵoj ❦
Geedzeco ❦
La animo de episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Herbert George Wells

Tamen dum sia vivo Wells estis rekonita kiel socia kritikisto kun vizio de estonteco, eĉ profeta, kiu dediĉis siajn talentojn literaturajn al la disvolvado de perspektivo progresema je tutmonda skalo. En sia rolo de futuristo li verkis diversajn utopiajn verkojn kaj antaŭvidis la alvenon de aviadiloj, tankoj, spacaj vojaĝoj, atombomboj, televido persatelita kaj io simila al la interreto.[4] En sciencfikcio li imagis tempvojaĝojn, eksterterulajn invadojn, nevideblecon kaj biologian inĝenierarton. Inter liaj plej elstaraj verkoj estas La tempo-maŝino (1895), La insulo de D-ro Moreau (1896), La nevidebla viro (1897), La milito de la mondoj (1898) kaj La milito en la aero (1907). Li iĝis fama precipe pro siaj sciencfikciaj verkoj, sed verkis ankaŭ nefikciaĵojn kiel la fama kaj influa Outline of History (1920, Skizo de historio), kiu estis la unua ĝenerala historio verkita surbaze de antropologio kaj sociologio. Li estis nomumita kvar fojojn por la Nobel-premio pri literaturo.[5]

Antaŭ ol sia kariero kiel verkisto, Wells studis biologion kaj liaj ideoj pri etikaj aferoj disvolviĝis laŭ kunteksto specife kaj fundamente darvinisma.[6] Li ankaŭ estis malkaŝa socialisto, kiu ofte (kvankam ne ĉiam, kiel dum la komenco de la unua mondmilito) kunakordis kun pacismaj sintenoj. Liaj postaj verkoj estis pli politikaj kaj didaktikaj dum li forlasis la sciencfikcion kaj samtempe asertadis en oficialaj dokumentoj, ke lia metio estis ĵurnalismo.[7] Romanoj kiel KippsLa historio de S-ro Polly, kiuj priskribas la vivon de la malsupera mezklaso, sugestis, ke li estis inda posteulo de Charles Dickens,[8] kvankam Wells pentris la portreton de multaj sociaj tavoloj kaj eĉ klopodis, en Tono-Bungay (1909), fari diagnozon de la tuto el la brita socio. Malsana pro diabeto, Wells kunfondis en 1934 la Diabetan Asocion por karitataj celoj. Pro liaj verkoj rilatigitaj al la scienco en 1970 oni decidis nomi H. G. Wells krateron situantan en la kaŝita flanko de la luno.[9]

Wells estis amiko de Gilbert Keith Chesterton.

Biografio redakti

H. G. Wells naskiĝis en la Domo Atlaso, High Street numero 47-a, en Bromley, Kent, la 21-an de septembro 1866, la kvara filo de Joseph Wells kaj lia edzino Sarah Neal. La familio apartenis al la malriĉiĝinta meza–suba klaso de la epoko. Ili havis vendejon malprosperan, aĉetitan danke al heredaĵo, kie ili vendadis sportajn varojn kaj fajnajn telerarojn.[10]

En 1874 la juna Herbert George Wells travivis sperton, kiu havis notendajn konsekvencojn en lia estonteco: li suferis fatalaĵon, kiu lasis lin enlita kun rompita krur-osto. Por pasigi la tempon li komencis legi librojn de la urba biblioteko, kiujn lia patro alportadis al li. Li iĝis literaturamanto kaj komencis deziri verki. En tiu sama jaro li enskribiĝis en la komerca akademio Thomas Morley´s Commercial Academy, kie li studis ĝis 1880.[1]

En 1877 lia patro suferis akcidenton, kiu malebligis lin perlabori sian vivon kiel li faris ĝis tiu tempo. Tio okazigis, ke Herbert kaj liaj fratoj komencis labori en diversaj metioj. Tiel estis kiel, inter 1881 kaj 1883, li iĝis metilernanto en tolaĵvendejo nomita Southsea Drapery Emporium Hyde's, travivaĵo spegulita en liaj romanoj The Wheels of Chance (1896) kaj Kipps: The Story of a Simple Soul (1905), kies ĉefrolulo estas tolaĵa metilernanto.[1]​ En 1883 li enskribiĝis en la lernejo de gramatiko Midhurst de Okcidenta Sussex kiel studento kaj guvernisto, kie daŭris lia amo por la legado.[10]

En 1884 li ricevis stipendion por studi biologion en la Royal College of Science de Londono, kie li havis Thomas Henry Huxley kiel profesoron. Li studis tie ĝis 1887. Rememorante ĉi tiun epokon, Wells asertis travivi malsaton tre ofte.[11] En tiu tempo li eniras ankaŭ certan debato-klubon en la universitato nomitan Debating Society, kie li esprimis sian interesiĝon transformi la socion. Li apartenis al la aro da fondintoj de The Science School Journal, revuo per kiu li diskonigis sian vidpunkton pri literatura kaj sociaj temoj. Estis en tiu revuo, en kiu lia romano La tempo-maŝino estis prezentita unuafoje al la publiko sed kun la originala titolo The Chronic Argonauts (La argonaŭtoj de l' tempo).

Kiam Wells rifuzis sian ekzamenon pri geologio en 1887, li perdis la stipendion. Tial ne estis ĝis 1890, kiam li ricevis la diplomon pri zoologio de la Eksterna Programo de la Universitato de Londono. Sen la stipendio, tio estas sen enspezoj, li devis transloĝiĝi al la domo de parenco nomita Mary, kuzino de lia patro, kie li interesiĝis pri ŝia filino Isabel. Inter 1889 kaj 1890 li estis profesoro de la Henley High Shool.[12][13] Li estis unu el la fondintoj de la Royal College of Science Association (Asocio de la Reĝa Lernejo de Sciencoj), kies unua prezidanto li estis en 1909.[11]

Lia amrilato kun Rebeca West, kiu daŭris dek jarojn, naskis filon, Anthony West, naskiĝinta en 1914. Kiam li malsaniĝis pro tuberkulozo, li forlasis ĉion por dediĉi sin al la verkado; li povis finverki pli ol cent verkoj. Li estas konsiderita kiel unu el la pioniroj de la sciencfikcio kaj liaj unuaj verkoj havis jam kiel temon la sciencan fantazion, profetajn priskribojn de la triumfo de teĥnologio kaj komentojn pri la teruraĵoj de la militoj de la 20-a jarcento: La tempo-maŝino (The Time Machine, 1895), lia unua romano, kun tuja sukceso, kie interplektiĝas scienco, aventuro kaj politiko; La nevidebla viro (The Invisible Man, 1897); La milito de la mondoj (The War of the Worlds, 1898); kaj La unuaj homoj sur Luno (The First Men in the Moon, 1901). Multaj el tiuj romanoj estis la origino de pluraj filmoj.

Samtempe li interesiĝis pri la sociologia realo de la tempo, precipe pri la realo de la meza klaso, defendante la rajtojn de la marĝenuloj kaj batalante kontraŭ hipokriteco reganta. Tiun realaĵon li pentris kun amo, kompato kaj humuro en romanoj kiel Amo kaj S-ro Lewisham (Love and Mr. Lewisham, 1900), Kipps, la historio de simpla animo (Kipps, the Story of a Simple Soul, 1905) kaj S-ro Polly (Mr. Polly, 1910), romano kun larĝa portreto de la roluloj en kiu, kiel en Kipps, li prispribas kun rafinita ironio la malsukceson de la sociaj aspiroj de ĝiaj ĉefroluloj.

La grandan plimulton de liaj ceteraj libroj oni povas klasi kiel sociajn romanojn. Inter ili troviĝas Ana Veronika (Ann Veronica, 1909), kie li defendas la rajtojn de la virinoj, Tono Bungay (1909), atako kontraŭ la malrespondeca kapitalismo, kaj Mr. Britling iras ĝis la fundo (1916), kiu priskribas la reagon de la averaĝa brito fronte al la milito. Post la unua mondmilito (1914-1918) li redaktis la historion de la homaro en tri partoj, Skizo de historio (Outline of History, 1920), en kiu kunlaboris Julian Huxley.

Laŭlonge de sia tuta vivo Wells prizorgis, kaj lasis larĝan konstaton pri ĉi tio, pri la postvivado de la samtempa socio. Dum mallonga periodo li estis ano de la Fabiana Societo (The Fabian Society), societo laboranta por pacaj socialismaj idealoj. Kvankam li kredis firme je la utopio laŭ kiu la grandegaj kaj teruraj materiaj fortoj disponebligitaj por la homo povis esti regataj de la racio kaj uzataj por la progreso kaj egaleco inter la loĝantoj de la mondo, iom post iom li iĝis pli pesimisma kaj ĉesis sian membriĝon en la Fabiana Societo. Tiel li dediĉis sian verkon 1942 ĝis 1944 ('42 to '44, 1944) al la kritiko de multaj mondaj gvidantoj de la samtempo. Aliflanke, en La destino de la Homo sapiens (1945) li esprimis dubojn pri la ebleco de la postvivado de la homa specio. Li verkis ankaŭ Eksperimento en membiografio (1934) antaŭ sia morto, kiu okazis la 13-an de aŭgusto de 1946 en Londono.

Verkoj redakti

Vidu ankaŭ:

En Esperanto aperis redakti


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Parrinder, Patrick (2004). Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press.
  2. Adam Charles Roberts (2000), "The History of Science Fiction", p. 48. En: Science Fiction, Routledge, ISBN 0-415-19204-8
  3. Siegel, Mark Richard (1988). Hugo Gernsback, Father of Modern Science Fiction: With Essays on Frank Herbert and Bram Stoker. Borgo Pr. ISBN 0-89370-174-2.
  4. HG Wells: A visionary who should be remembered for his social predictions, not just his scientific ones. The Independent. 9-a de oktobro 2017.
  5. "Nomination Database: Herbert G Wells". Nobel Prize.org. Vizitita la 19-an de marto 2015.
  6. Robert M. Philmus kaj David Y. Hughes, ed., H. G. Wells: Early Writings in Science and Science Fiction (Berkeley, Los Angeles kaj London: University of California Press, 1975), p. 179.
  7. Vincent Brome, H. G. Wells: A Biography (London, New York, kaj Toronto: Longmans, Green, 1951).
  8. Vincent Brome, H. G. Wells: A Biography (London, New York, kaj Toronto: Longmans, Green, 1951), p. 99.
  9. Luna kratero H. G. Wells, Gazeteer of Planetary Nomenclature. Vizitita la 5-an de julio 2009.
  10. 10,0 10,1 Smith, David C. (1986) H.G. Wells: Desperately mortal. A biography. Yale University Press, New Haven and London ISBN 0-300-03672-8
  11. 11,0 11,1 H.G. Wells (1934), Experiment in Autobiography.
  12. «Hampstead: Education». A History of the County of Middlesex 9: 159-169. 1989 Arkivigite je 2014-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vizitita la 9-an de junio 2008.
  13. «A(lan) A(lexander) Milne (1882-1956)». Authors' Calendar. Arĥivita ekde la originalo la 1-an de majo de 2007. Vizitita la 13-an de aprilo 2007.

Vidu ankaŭ redakti

  Trovu « Herbert Wells » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj redakti