József Halász

(Alidirektita el HALÁSZ József)

HALÁSZ József (hala:s) estis rumania hungara sociologo, ĵurnalisto, esperantisto naskita en Gamás la 14-an de aprilo 1874 kaj mortinta en Târgu Mureș la 9-an de junio 1928. Li estis la patro de bibliotekistino Boriska Halász.

József Halász
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1874 (1874-04-14)
en Gamás
Morto 9-an de junio 1928 (1928-06-09) (54-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco HungarioRumanio
Familio
Infano Boriska Halász
Okupo
Okupo sociologoĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

József Halász finis komercakademion en Székesfehérvár (1891) kaj estis dungita de Akciasocio Sikula Banko kaj Ŝparkaso. Pli poste li rolis kiel sekretario de Akciasocio Agroŝparkaso kaj sekve unu el ĝiaj direktoroj. Li estis unu el la iniciatintoj kaj ĝis 1921 prezidanto de Laboristhejmo kaj libraro de Târgu Mureș kaj de la unua laborista liberlernejo de la lando. Li estis apoginto kaj orgazinto de movadoj esperantista, feminista kaj kontraŭalkoloholisma. Li artikolis en Marosvölgyi Munkás, Tükör, Előre, Erdélyi Munkás, Világ, Ellenőr, Zord Idő, A Jövő Társadalma, Korunk. Li estis esperantisto de 1915, fervora organizanto, subtenanto (ankaŭ materie) de la Esperanto-movado en Rumanio. Li kunlaboris kun Andreo Cseh kaj instigis lin pri pli vasta agado. Li iniciatis kelkajn Esperantaj kongresojn en Rumanio.

Fontoj redakti