HD DVD

(Alidirektita el HDDVD)

HD DVD (el anglavorto High-Definition DVD) estas altdenseca lumdisko. La diskformo estis kreita de multaj firmoj (principe Toshiba kaj NEC). La intenco estis ke ĝi anstataŭigos DVD-on, sed ĉi tio estis farata de Blu-radia disko.

La teknologio de HD DVD estas simila al tiu de DVD, sed la lasero kiu legas la datumo estas blua-viola (405 nm), ne ruĝa. Tiel, ĝi povas enteni proksimume 3¼ fojoj pli da datumo (15 GB anstataŭ 4.7 GB) po tavolo.

Toshiba rezignis pri HD DVD formato en februaro 2008, profite al Sony kiu plue disvolvos sian Blu-radian (Blu-ray) formaton.