Heroldo de Esperanto

Esperanto-gazeto
(Alidirektita el HDE)

Heroldo de Esperanto (HdE) estas Esperanto-gazeto fondita en 1920 de Teodor Jung. En 1994 Heroldo de Esperanto estis honorita per FAME-premio.

Heroldo de Esperanto
Kovrilpaĝo de la n-ro 2250, 31 Dec. 2015
Kovrilpaĝo de la n-ro 2250, 31 Dec. 2015
gazeto • periodaĵo
Speco informa gazeto pri la Esperanta mondo
Formato ĵurnalo
Periodeco monata

Lando  Brazilo
Urbo Goiânia
Publikigisto Sociala Grupo Lexus
Redaktisto Fabricio Valle, Bruĉjo Kasini
Establodato Aprilo 1920
Fondinto(j) Teodor Jung vd
Prezo 59 EŬR
ISSN 0018-0823

Retejo
vdr
Esperantistoj el Aachen legas Heroldon, 1930
Stando de Heroldo de Esperanto dum UK 1933

Historio

Intermilita periodo

Teodor Jung fondis la gazeton en Aprilo 1920 en Kolonjo (Germanio), sub la titolo Esperanto Triumfonta. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed en 1936 devis migri al Nederlando. En la dialektiko inter UEA (centralo en Ĝenevo) kaj la landaj societoj (CO en Parizo) HdE estis principe favora al la duaj, kaj forte subtenis la skismon de 1936, fariĝante unu el la du oficialaj organoj de la nova Internacia Esperanto-Ligo.

La lastan numeron sub la titolo Esperanto Triumfonta oni eldonis la 31-an de decembro 1924[1]; ekde la 3-a de januaro 1925 ĝi estis eldonata kiel Heroldo de Esperanto[2].

Postmilita periodo

Post la dua mondmilito Teo Jung daŭrigis la redaktadon ĝis 1962[3], sed nur duonmonate. La konfliktemo kontraŭ la rekunigita UEA ne ĉesis: unue ĝi havis koloron de lingva batalo (HdE defendis la atistojn) kaj poste flamis, sub la nova redaktorino Ada Fighiera-Sikorska en Bruselo, ĝis pinto de akreco en 1969-1974. Post la retiriĝo de Ivo Lapenna, la gazeto subtenis la novan kurson en UEA, tamen ree kun kelkaj distanciĝoj kaj fortaj kritikoj pri financaj kaj administraj temoj.

En 1961 Teo Jung transdonis la revuon kaj ĝian redaktadon al Ada Fighiera-Sikorska.

En 1982, por la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno, pere de Brunetto Casini Heroldo aranĝis kontrakton kun la monda kompost-firmao CompuGraphic, kiu pruntedonis fotokompostilon al la UK por prepari ĉiutagan eldonon de "Heroldo de Esperanto", redaktita de Ada Fighiera-Sikorska, enpaĝigita de Brunetto Casini kaj presita de Torben Kehlet. La kutimo dumkongrese publikigi tagan informilon, kutime kun la titolo "Kongresa Kuriero", de tiam fariĝis tradicio.

Nuntempa periodo

Je la morto de Ada Fighiera-Sikorska (1996) la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj cedis ĝin al LF-koop. Nova redaktorino fariĝis Perla Martinelli. En 1998 la redakcio de HdE iniciatis, kun aliaj establoj, la Pakton por la Esperanta Civito.

La transdono de HdE, laŭ aserto en Dumonata Bulteno de Torina Esperanto Centro, kaŭzis konfliktan etoson inter la Societo "Heroldo de Esperanto", kies prezidanto estis Gian Carlo Fighiera, kaj LF-koop. Li opinias ke LF-koop "ekmalrespektis la tradicion kaj principojn" de la gazeto. Fighiera klarigas: "La tradicio kaj principoj estis, i.a.: la gazeto havas precipe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio." Post la forpaso de Ada Fighiera-Sikorska kaj de alia estraranino, la estraro de la antaŭa eldona societo estis renovigita kaj ĝi plu funkcias laŭ jura bazo. Fighiera estas ĝia prezidanto.

Ekde la numero 2000 dum du jaroj "Heroldo de Esperanto" estis redaktata de Stano Marček, kaj ekde 2002 de Marie-France Conde Rey. Ekde 2009 la ĉefo-redaktoro estis Annette Muhlemann kaj la kongresa redaktoro Dieter Rooke. Tiamaj konstantaj kunlaborantoj estis André Cherpillod, Marie-France Conde Rey, Leen Deij, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Etel Zavadlav.

En la jarkolektoj 2011 kaj 2012 la revuo tre malregule aperis kaj en junio 2013 LF-koop anoncis, ke "nenio malhelpas" vendi ĝin[4].

En junio 2016 Fabrício Valle anoncis ke li aĉetis Heroldon de Esperanto. Li esperis sesobligi ĝian abonantaron aperigante ses numerojn dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj monate.[5] Tamen LF-koop ne sendis al li promesitan liston de aktualaj abonantoj sed nur tre malnovan liston de jamaj abonantoj (pluraj eĉ mortintaj), do en 2017 aperis nur ses numeroj el la planitaj 12.

En decembro 2017 Esperanta Civito anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo, ĉar Civito ne plenumis la interkonsentitajn kondiĉojn, sed rezignis pri la proceso kaj atendas paŝon de LF-Koop rilate refaron de la kontrakto, sub realismaj bazoj.[6] Dume Fabrício Valle plu eldonas "Heroldon" kaj planas donaci ĝin al fondota NRO, nome Instituto Teo Jung, kies membroj estos la plenaj abonantoj de Heroldo. La 12-an de majo 2018 estas inaŭguritaj blogo kaj youtube-kanalo de Heroldo.

Regule aperas en Svislando bulteno, nomata Heroldo, ĉiumonata eldonaĵo de Kultura Centro Esperantista, kiu pritraktas aktualaĵojn de la pli vasta Esperanto-parolanta komunumo.

Eksteraj ligiloj

Referencoj


Jen kiel ĝin prezentis la Enciklopedio de Esperanto en 1934:

Heroldo de Esperanto. Unu el la plej gravaj gazetoj en Esperanto, semajna, ilustrita, internacia. HdE estas fondita en aprilo 1920 sub la titolo "Esperanto Triumfonta" de Teo Jung. Ĝi aperis de 20 nov. 1920 ĉiusemajne, de dec. 1924 ĝis fino de 1925, duonsemajne, dum la 15a Universala Kongreso (UK) 1923 ĉiutage. La nomon HdE ĝi ricevis kun la unua numero de 1925. Formato: 46x30 cm, kun kelkfojaj ŝanĝetoj. Paĝonombro: 4-6-8-10. Abonantaro: 20 nov. 1920 ĉirkaŭ 500, 3 sept. 1927 2900, fine de 1924 2500, aŭtune 1928 1800, l jan. 1929 pli ol 2000, apr. 1930 ĉirkaŭ 2600. Ĝis aŭtuno 1928 HdE aperis en Horrem apud Kolonjo, de tiam en Kolonjo. Redaktoro, poste ĉefredaktoro estis la fondinto kaj posedanto Teo Jung, respondeca redaktoro J. F. Berger, anonca redaktoro M. Wieland. Kunlaboras multaj verkistoj kaj propagandistoj. Apud HdE aperis dum plimalpli longa daŭro diversaj aldonoj, eĉ apartaj eldonaĵoj, kiel "Verda Stelo". Regulaj aldonoj en 1934 estas:

  • Lingva Kritiko, monata revuo por lingvaj demandoj (kun lab. prof. Migliorini, La Colla ktp.);
  • La Bela Mondo, monata paĝo por turismo ktp.;
  • Nia Revueto, dumonata aldono por junuloj;
  • La Strigo, dumonata paĝo pri literaturo kaj arto;
  • Humoro, Distro, Ludo, dumonata paĝo;
  • La Anteno, radiopaĝo;
  • Sur la kvin linioj, muzika paĝo (redaktis Paul Bennemann, Leipzig);
  • La Regno Virina, paĝo por virinoj.

La kuraĝa iniciato - fondo kaj regula aperigo de semajna gazeto signas memorindan fakton en la historio de Esperanto, kun speciala graveco por la postmilitaj jaroj.

En 1925 HdE fondis Librofakon, kiu eldonis i. a. du romanojn de Remarque, originalan historian verkon de Haefker, "Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" de Scherer, romanojn originalajn kaj tradukitajn, lernolibrojn ktp. La ĝis nun eldonitaj 64 diversgrandaj volumoj havas vendvaloron de 2.140 sv. fr. HdE havas dekomence propran presejon; presejestro estas Ludwig Goppel. Vidu pluajn detalojn en la 500a kaj 566 n-roj de HdE.