Distrikto Haßberge

(Alidirektita el Haßberge)
blazono mapo
Wappen des Landkreises Haßberge situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Malsupra Frankonio
administra urbo: Haßfurt
areo: 956 km²
loĝantoj: 84 984 (decembre 2022)
loĝantoj po km²: 90
aŭtokodo: HAS
municipokodo: 09 6 74
komunumoj: 26
administreja adreso: Am Herrenhof 1
97437 Haßfurt

La distrikto Haßberge situas en la distrikaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la urbo Haßfurt. La distrikto havas areon de 956 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 84 984 loĝantojn. Ĝi situas en la pleja oriento de la distriktaro. Najbaras norde la distrikto Rhön-Grabfeld kaj la turingia distrikto Hildburghausen, nordoriente la distrikto Coburg, oriente kaj sude la distrikto Bamberg kaj okcidente la distrikto Schweinfurt. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.

merkata placo kaj urba preĝejo de Haßfurt


Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Urboj

  1. Ebern
  2. Eltmann
  3. Haßfurt
  4. Hofheim in Unterfranken
  5. Königsberg in Bayern
  6. Zeil am Main

Merkataj komunumoj

  1. Burgpreppach
  2. Maroldsweisach
  3. Rentweinsdorf

Neurbaj komunumoj

  1. Aidhausen
  2. Breitbrunn
  3. Bundorf
  4. Ebelsbach
  5. Ermershausen
  6. Gädheim
  7. Kirchlauter
  8. Knetzgau
  9. Oberaurach
  10. Pfarrweisach
  11. Rauhenebrach
  12. Riedbach
  13. Sand am Main
  14. Stettfeld
  15. Theres
  16. Untermerzbach
  17. Wonfurt

Komunumaroj

  1. Ebelsbach
    (komunumoj Breitbrunn, Ebelsbach, Kirchlauter kaj Stettfeld)
  2. Ebern
    (urbo Ebern, komunumoj Rentweinsdorf kaj Pfarrweisach)
  3. Hofheim in Unterfranken
    (urbo Hofheim in Unterfranken, komunumoj Burgpreppach, Aidhausen, Bundorf, Ermershausen kaj Riedbach)
  4. Theres
    ( komunumoj Gädheim, Theres kaj Wonfurt)

Eksteraj ligiloj redakti