Haitio

lando, konsistanta el duono de la kariba insulo Hispaniolo
(Alidirektita el Haïti)


Haitio (haitikreole Ayiti [ajiti], france Haïti [aiti]), oficiale Respubliko Haitio (haitikreole Repiblik d Ayiti, france République d'Haïti),[4] kaj antaŭe konata kiel Hayti,[noto 1] estas ŝtato, kiu konsistigas la okcidentan parton de la kariba insulo Hispaniolo kaj limas oriente al la Respubliko de Domingo, norde kun la Atlantiko, sude kaj oriente kun la Kariba aŭ Antila Maro.[9][10] Ĝia teritorio enhavas krome la insulojn Gonavo, Insulon de la Testudo, insularon Caymanites, kaj insulon Île à Vache krom diversajn insuletojn de ĝia teritoria maro. La neloĝata Insulo Navassa esta postulata de Haitio antaŭ la administrado de Usono.[11][12] La tuta surfaco de Haitio ampleksas 27 750 km2 (10 714 kvadratajn mejlojn), kaj ĝia loĝantaro estas 11 439 646 homoj (takso de 2018),[13] la plej loĝata lando en Karibio. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Portoprinco, terure damaĝita de la tertremo en Haitio en 2010.

République d'Haïti
Repiblik d Ayiti
Respubliko Haitio

Flago de Haitio

Blazono de Haitio

flago blazono
Nacia himno: 'La Dessalinienne'
Nacia devizo:
Liberté, égalité, fraternité" (france)[1]
"Libète, Egalite, Fratènite" (haitikreole)
"Libereco, Egaleco, Gefrateco"
Devizo sur tradicia blazono:
"L'union fait la force" (france)
"Inite se fòs" (haitikreole)[2]
"Unuiĝo faras forton"
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Portoprinco
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo, haitia kreola lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Haitia kreola 95%, franca 10%
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj 80%, protestantoj 16%, voduistoj
Areo
 % de akvo
27 750 km²
0,7 %
Loĝantaro 11 439 646 (takso 2018)
Loĝdenso 382 loĝ./km²
Horzono -5
Interreta domajno ht
Landokodo HT (ISO 3166)
Telefona kodo +509
Plej alta punkto Pic la Selle
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Ariel Henry (aganta)
Ĉefministro Ariel Henry (aganta)
Nacia tago 1-a de januaro
Sendependiĝo disde Francio 1-a de januaro 1804
Ekonomio
Valuto Gurdo (HTG)
MEP laŭ 2021
– suma US$34,189 miliardo[3]
– pokapa US$1 943[3]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Haitio estas fondinta membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj,[14] Asocio de Karibaj Ŝtatoj,[15] kaj la Internacia Franclingva Organizaĵo. Krom la Karibia Komunumo (CARICOM), ĝi estas membro de la Internacia Monunua Fonduso,[16] Monda Organizaĵo pri Komerco, kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj. Historie malriĉa kaj politike malstabila, Haitio havas la plej malaltan indicon de homa disvolviĝo en Ameriko. Ekde 2000, la lando spertis puĉon, kiu instigis intervenon de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ katastrofan tertremon, kiu mortigis pli ol 250 000 homojn.

NomoRedakti

La noma Haitio devenas de la indiĝena Taina lingvo kiu estis la indiĝena nomo[noto 2] de la tuta insulo de Hispaniolo, kaj ĝi signifis, "lando de altaj montoj."[20] La nomo estis restarigita de haitia revoluciulo Jean-Jacques Dessalines kiel la oficiala nomo de sendependa Saint-Domingue, kiel tributo al la indianaj antaŭuloj.[21]

En la franca, la kromnomo de Haitio estas la "Perlo de la Antiloj" (La Perle des Antilles) kaj pro ĝia natura beleco[22] kaj pro la kvanto da riĉeco kion ĝi kreis por Reĝlando Francio. Dum la 1700aj jaroj la kolonio estis la plej grava produktisto de sukero kaj kafo en la mondo.[23]

EkologioRedakti

Biogeografie la lando apartenas al la Kariba ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la Hispaniolajn humididajn arbarojn kiuj estas ekoregiono de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj".

Historio de HaitioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Haitio.

Haitio estas la unua ŝtato de Latinameriko, kiu sendependiĝis; tio okazis en 1804 kiam Francio perdis la regadon sur tiu ekskolonio. De tiam la historio de Haitio estis kombino de malriĉeco, malstabileco, puĉoj kaj instituciaj krizoj.

Post la liberigaj klopodoj de Toussaint Louverture, en 1804 generalo Jean Jacques Dessalines proklamis la sendependecon kaj sian sintenon tute kontraŭ la blankuloj, kiuj estis ekspluatantoj kaj perfortantoj de la nigrula loĝantaro. Tamen post unu jaro li proklamigis sin imperiestro kaj kondutis ege simile al la tiamaj ekskoloniistoj, antaŭ morti perforte. Dum la tuta 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a sukcedis 23 tiranoj, ĉiuj malefikaj[24].

El 1915 al 1934 la lando estis sub efektiva rego de Usono, ekde kiam la tiama usona prezidento Woodrow Wilson ordonis ties invadon, kun ekskuzo pacigi ties urbojn, sed fakte por pagigi la ŝuldojn al Citibank kaj forigi la malpermeson vendi plantejojn al eksterlandanoj, fakte al usonanoj.

En 1957 balotado regata de la armeo venkigis la estontan tiranon François Duvalier kiu en 1964 fariĝis dumviva prezidento kaj instalis sangeman diktatorecon, kiun heredis en 1971 lia filo Jean-Claude Duvalier. Dum tiuj du diktatoroj mortigis 60 000 homojn[24]; ili finiĝis en 1986 kiam la opoziciantoj ekprenis la povon post monatoj de strikoj kaj insurekcioj. Duvalier ekziliĝis al Francio.

La unua demokrata prezidento post la diktaturo estis Leslie Manigat en 1988 kiu estis siavice renversita post nur kvar monatoj per puĉo de generalo Namphy, siavice renversita samjare de generalo Prosper Avril, kiu rezignis en 1990 post novaj insurekcioj. Dum tiuj renversoj ludis gravan rolon la iamaj patroloj de preskaŭ-policoj kreitaj de la iama diktaturo kaj nomitaj "tonton macoutte".

Post provizora registaro de Ertha Pascal-Trouillot la pastro Jean Bertrand Aristide, fondinto de la movado Lavalas (haitikreole: Lavango) venkis en balotado de decembro de 1990, kaj denove li estis renversita de puĉo fare de la generalo Raoul Cédras, ĉar la altaj instancoj ĉu de armeanoj ĉu de policanoj ĉu de terposedantoj ne akceptis la socialajn politikojn de la tiama leĝa prezidento. Aristide ekziliĝis en Meksikio ĝis 1994. La usona registaro de Bill Clinton helpis la reoficiĝon de Jean-Bertrande Aristide en 1994 je la kondiĉo, ke la importa dogano pri rizo devos reduktiĝi de 50% al 3%. Haitio ĝis tiam produktis 80% de la rizo mem, poste la malmultekosta usona importo igis 40 000 kamparanojn senlaboruloj (en 2009 importis Haitio pli ol 2/3 de la rizobezono). En la 1980-aj jaroj oni tute ekstermis la lokan porkorason (kreola porko), kio kaŭzis mizeriĝon de amasoj, kies situacio malbonigis la senarbarigo de la lando.


En 1995 Lavalas denove venkis kaj René Preval iĝis prezidento kaj siavice Aristide revenkis en 2000 per balotado ne sufiĉe ĝuste realigata. Rekomenciĝis insurekcioj kaj videblis, ke Usono estis ege interesata pri forigo de Aristide, kiu finfine ekziliĝis denove komence de 2004, post sangaj bataloj, nun al Sudafriko. Fine de marto 2004, estis publikigitaj en Santo-Domingo (Dominiko) la provizoraj rezultoj de Enketa Komisiono pri Haitio gvidata de la iama ĝenerala prokuroro de Usono, s-ro Ramsey Clark. La komisiono rivelas ke « la registaroj de Usono kaj de Dominiko partoprenis en la armado kaj trejnado, en tiu lando, de haitiaj "ribeluloj" ». Ĝi konstatas ke 200 soldatoj de la Usonaj Specialaj Fortoj alvenis en Dominiko por partopreni en militekzercoj, en februaro 2003. Kun permeso de la prezidanto Hipólito Mejía, tiuj okazas « proksime de la landlimo, en zono kie, precize, la haitiaj eksmilitistoj regule lanĉis atakojn kontraŭ instalaĵoj de la haitia ŝtato ».[25]

 
Topografia mapo de Haitio

En 2006 René Preval iĝis denove prezidento per balotado kiun regis Minustah, la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj. Je la 12-a de januaro de 2010 tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter trafis la ĉefurbon Portoprinco je la 16:53 horo de Haitio, detruis la ĉefurbon, kaŭzis dekmilojn da mortoj kaj nuligis la funkcikapablojn de la ŝtato.

GeografioRedakti

Haitio estas la okcidentaj tri-okonoj de Hispaniolo, la dua plej granda insulo en la Grandaj Antiloj. Kun 27 750 km2, Haitio estas la tria plej granda lando en Karibio malantaŭ Kubo kaj Domingo, tiu ĉi kunhavante 360-kilometran (224-mejlan) landlimon kun Haitio. La lando havas proksimume ĉevalŝuan formon kaj pro tio ĝi havas tre longan marbordon, duan je longo (1 771 kilometroj aŭ 1 100 mejloj) malantaŭ Kubo en la Grandaj Antilloj.[26][12]

Haitio estas la plej monta nacio en Karibio. Ĝia tereno konsistas el montoj kun malgrandaj intermetita marbordaj ebenaĵoj kaj riveraj valoj.[27] La klimato estas tropika, kun iom da vario laŭ alto. La plej alta punkto estas Pic la Selle, je 2 680 metroj (8 793 futoj).[28][27][29]

La norda regiono konsistas el la Massif du Nord (Norda Massif) kaj la Plaine du Nord (Norda Ebenaĵo). La Massif du Nord estas etendaĵo de la Cordillera Central en Domingo.[29] Ĝi komenciĝas ĉe la orienta landlimo de Haitio, norde de la rivero Guayamouc kaj etendas al la nordokcidento tra la norda duoninsulo. La malaltejoj de la Plaine du Nord situas laŭ la norda landlimo kun Domingo, inter la Massif du Nord kaj la Norda Atlantika Oceano.

 
Arondismento Saint-Marc, Departemento Artibonite

La centra regiono konsistas el du ebenaĵoj kaj du montaroj. La Plateau Central (Centra Altebenaĵo) etendiĝas laŭ ambaŭ flankoj de la rivero Guayamouc, sude de la Massif du Nord. Ĝi daŭras de la sudoriento al la nordokcidento. Sudokcidente de la Plateau Central estas la Montagnes Noires (Nigraj Montoj), kies plej nordokcidenta parto kuniĝas kun la Massif du Nord. La grava valo de Haitio por kultivaĵoj estas la Plaine de l'Artibonite, kiu situas inter la Montagnes Noires kaj la Chaîne des Matheux.[29] Ĉi tiu regiono subtenas la plej longan riveron de la lando (ankaŭ de insulo Hispaniolo), la riveron Artibonite, kiu komenciĝas en la okcidenta regiono de Domingo kaj daŭras plejparte tra centra Haitio, kie ĝi tiam finiĝas en la Golfo de la Gonaveo.[29] Ankaŭ en ĉi tiu valo situas la dua plej granda lago de Haitio, Lac de Péligre, formita rezulte de la konstruo de la Akvobaraĵo Péligre en la mezaj 1950aj jaroj.[30]

La suda regiono konsistas el la Plaine du Cul-de-Sac (la sudoriento) kaj la monta suda duoninsulo (ankaŭ konata kiel la Duoninsulo Tiburon). La Plaine du Cul-de-Veziketo estas natura malaltejo kiu enhavas la salajn lagojn de la lando, ekzemple Trou Caïman kaj la plej granda lago de Haitio, Étang Saumatre. La montaro Chaîne de la Selle – etendaĵo de la suda montaro de Domingo (la montaro Sierra de Baoruco) – etendiĝas de la Massif de la Selle en la oriento al la Massif de la Hotte en la okcidento.[29]

Haitio ankaŭ inkluzivas kelkajn aliajn insulojn. La insulo Tortuga (Île de la Tortue) situas proksime de la marbordo de norda Haitio. La arondismento La Gonâve situas sur la insulo de la sama nomo, en la Golfo de Gonavo (Golfe de la Gonâve. Gonâve estas la plej granda insulo de Haitio, ĝi estas modere enloĝata de kamparaj vilaĝanoj. Île à Vache (Bovina Insulo) situas proksime al la sudokcidenta marbordo. Ankaŭ parto de Haitio estas la Cayemites, kiuj situas en la Golfo de Gonavo norde de Pestel. La Navasse (Insulo Navassa), kiu situas 40 naŭtikajn mejlojn (74 kilometrojn; 46 mejlojn) okcidente de Jérémie sur la sudokcidenta duoninsulo de Haitio,[31] estas la temo de daŭranta teritoria disputo kun Usono, kiu nuntempe administras la insulon per la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono.

DemografioRedakti

Haitio havas 11 439 646 loĝantoj (takso de 2018),[13]. Proksimume 500 000 haitianoj estas elmigrintoj en Usono, kio estas proksimume triono de la entuta elmigrado, komprenebla el tiom malriĉa lando. En 2008 Usono interrompis la neleĝan klopodon elmigri al Usono de almenaŭ 1 600 "boatanoj"[32].

RegistaroRedakti

La registaro de Haitio estas duonprezidenta respubliko, multpartia sistemo en kiu la prezidanto de Haitio estas ŝtatestro elektita rekte de populaj balotadoj okazantaj ĉiujn kvin jarojn.[29][33] La ĉefministro de Haitio estas registarestro kaj estas nomumita de la prezidanto, elektita el la plimulta partio en la Nacia Asembleo.[29] La prezidanto kaj ĉefministro havas plenuman povon, kaj ili kune konsistigas la registaron.

Leĝdonan povon hava kaj la registaro kaj la du ĉambroj de la Nacia Asembleo de Haitio, la Senato (Sénat) kaj la Ĉambro de Deputitoj (Chambre des Députés).[29][34] La registaro estas organizita unuece, kaj tiel la centra registaro delegas povojn al la departementoj sen konstitucia bezono por konsento. La nuna strukturo de la politika sistemo de Haitio estis fiksita en la Konstitucio de Haitio je la 29a de marto 1987.[34]

Haitia politiko estis konfliktema: ekde sendependiĝo, Haitio suferis 32 puĉojn.[35] Haitio estas la sola lando en la Okcidenta Duonsfero kiu travivis sukcesan sklavan revolucion. Tamen, longa historio de subpremo de diktatoroj kiel François Duvalier kaj lia filo Jean-Claude Duvalier tre influis la nacion. Post la fino de la erao de Duvalier, Haitio estis transirante al demokrata sistemo.[29]

DepartementojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Departementoj de Haitio.

Haitio estas dividita al dek departementoj, listigitaj ĉi tie laŭ la fracaj nomoj kun la departementaj ĉefurboj parenteze:

  1. Nord-Ouest (Haveno-de-Paix)
  2. Nord (Cap-Haïtien)
  3. Nord-Est (Fort-Liberté)
  4. Artibonite (Gonaïves)
  5. Centro (Hinche)
  6. Ouest (Port-au-Princo)
  7. Granda'Anse (Jérémie)
  8. Nippes (Miragoâne)
  9. Sud (Les Cayes)
  10. Sud-Est (Jacmel)

Tiuj ĉi konsistas el sume 42 arondismentoj, kiuj dividiĝas je 145 komunumoj, kiuj plu dividiĝas je 571 komunaj sekcioj.[36][37][38]

Polico kaj KrimoRedakti

 
Membroj de la marŝbando de la Haitia Landa Polico staras en parado

La leĝa sistemo baziĝas sur modifita versio de la Napoleona Kodo.[39][40]

Haitio konstante rangas inter la plej koruptaj landoj en la mondo laŭ la indico de perceptata korupto.[41] Laŭ raporto en 2006 de la indico de perceptata korupto, ekzistas forta korelacio inter korupto kaj malriĉeco en Haitio. La nacio rangis unua el ĉiuj landoj alenketitaj pri niveloj de perceptata enlanda korupto.[42] Oni taksas, ke Prezidanto "Baby Doc" Duvalier, lia edzino Michelle, kaj iliaj agentoj ŝtelis US$504 milionojn el la mono de la registaro inter 1971 kaj 1986.[43]

Simile, iuj amaskomunikiloj asertis, ke ŝtelis milionojn eksa prezidanto Jean-Bertrand Aristide.[44][45][46][47] En marto 2004, je la tempo de la forkapto de Aristide, artikolo de BBC diris, ke Fako de Ŝtato de Usona Prezidanto Bush asertis, ke Aristide havas rilatojn kun drogkomerco.[48] BBC ankaŭ priskribis financajn piramidojn, en kiuj Haitianoj perdis centojn da milionoj en 2002, kiel la "nura vera ekonomia iniciato" de la jaroj de Aristide.[49]

Male, laŭ rapoto en 2013 de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Drogoj kaj Krimo (UNODC), murdoj en Haitio (10,2 el 100 000 homoj) estas multe sub la regiona mezumo (26 el 100 000 homoj); malpli ol kvarono de Jamajko (39.3 el 100 000 homoj) kaj preskaŭ duono de Domingo (22.1 el 100 000 homoj), tiel ĝi inter la plej sekuraj landoj en la regiono,[50][51] grandparte pro tio, ke la lando plenumis promeson de pliigo de ĝia landa polico ĉiujare je 50%, kvar-jara iniciato kiu komenciĝis en 2012.

EkologioRedakti

Haitio enhavas kvar ekologiajn regionojn: Hispaniolaj malsekaj arbaroj, Hispaniolaj sekaj arbaroj, Hispaniolaj pinaroj, kaj Grandantilaj mangrovoj.[52]

Malgraŭ ĝia malgrandeco, la monta tereno de Haitio kaj rezultaj multaj klimataj zonoj rezultis je variego de plantoj.[53] Rimarkindaj arbaj specioj inkluzivas la panarbon, mangarbon, akacion, svitenion, kokosarbon, reĝan palmon, kaj Okcidentindianan cedron.[53] La arbaroj estis antaŭe multe pli vastaj, sed suferis severan senarbigon.[54]

La plejparto de mamulaj specioj ne estas indiĝenaj. Oni estis alportintaj ilin al la insulo ekde koloniaj tempoj.[53] Tamen estas diversaj indiĝenaj vespertaj specio, kaj la endemia Hispaniola hutio kaj Hispaniola solenodono.[53] Diversaj balenaj kaj delfenaj specioj ankaŭ troviĝas proksime al la marbordo de Haitio.

Pli ol 260 specioj de birdoj troviĝas sur la insulo, el kiuj 31estas endemiaj al Hispaniolo.[55] Rimarkindaj endemiaj specioj inkluzivas la hispaniolan trogonon, hispaniolan papageton, grizkronan traŭpedon, kaj la hispaniolan amazonon.[56] Estas ankaŭ kelkaj rabobirdaj specioj, kaj ankaŭ pelikanoj, ibisoj, kolibroj, kaj anasoj.

Rampuloj estas oftaj, kun specioj kiel la rinocera igvano, haitia boao, amerika krokodilo, kaj geko.[57]

EkonomioRedakti

Haitio estas la plej malriĉa lando de Ameriko kaj unu el la plej malriĉaj de la mondo (150a el la 177 landoj de la Indico de Homa Disvolviĝo), la vivdaŭro de loĝantoj estas malpli ol 52 jaroj, nur 1 el ĉiuj 50 ricevas salajron, senarbarigo atingas 98% de la iamaj arbaroj kaj la enspezoj por eksportado de produktoj, ĉefe de kafo, oleo kaj mango estas malmultege kompare kun la ekstera ŝuldo kiu atingas miliardo da usonaj dolaroj. Inter la enspezoj gravas la mono sendita de la elmigrintoj de Haitio ĉefe en Usono.

En la vivo de malriĉaj kamparanoj gravis la partikulara bredado de la Kreola porko.

KulturoRedakti

Haitio havas riĉan kaj unikan kulturan identecon, kun miksaĵo de tradiciaj francaj kaj afrikaj kutimoj, miksita kun kontribuaĵoj de la hispana kaj indiĝena Taina kulturoj.[58] Oni povas vidi la kulturon de Haitio en ĝiaj pentraĵoj, muziko, kaj literaturo. Galerioj kaj muzeoj en Usono kaj Francio estas elmontrintaj la verkojn de la pli bone konataj artistoj el Haitio.[59]

MuzikoRedakti

Haitia muziko kunigas gamon de influoj tiritaj el la multaj homoj kiu setlis tie. Ĝi montras francajn, afrikajn, kaj hispanajn ecojn kaj aliajn kiuj loĝis la insulon Hispaniolo kaj malgrandajn indiĝenaj Tainajn influojn. Stiloj de muziko unikaj de la lando Haitio inkluzivas muzikon kiu devenas de de ceremoniaj tradicioj de Voduo, paradmuzikon "Rara", baladoj Twoubadou, mini-ĵazaj rokmuziko, movado Rasin, haitia kreola hiphopo, danco méringue (mereng),[60] kaj danco compas (konpa). Junuloj festas ĉe dancejoj nomitaj discos, kaj ĉeestas balojn.

Compas (konpa) aŭ compas direct (konpa direk)[61] estas kompleksa, ĉiam-ŝanĝanta muziko, kiu devenas de afrikaj ritmoj kaj eŭropa salona dancado, miksita kun la burĝa kulturo de Haitio. Ĝi estas rafinita muzikon, kun méringue kiel ĝia baza ritmo. Haitio ne sonbendigis muzikon ĝis 1937 kiam Jazz Guignard estis sonbendigita nekomerce.[62]

LiteraturoRedakti

Haitio ĉiam estis literatura lando kiu produktis poezion, romanojn, kaj teatraĵojn de internacia rekono. La franca kolonia sperto establis la francan lingvon kiel la ilo de kulturo kaj prestiĝo kaj ekde tiam ĝi superregis la literaturajn cirklojn kaj la literaturan produktadon. Tamen, ekde la 1700aj jaroj, ekzistas daŭranta klopodo verki en la haitia kreola. La agnosko de la kreola kiel oficiala lingvo vastigis de romanojn, poemojn, kaj teatraĵojn en la kreola.[63] En 1975, Franketienne estis la unua homo kiu kontraŭis la franclingvan tradicion en fikcio kun la eldono de Dezafi, la unua romano verkita tute en la haitia kreola lingvo. La verko donas poezian bildon de haitia vivo.[64] Aliaj konataj haitiaj aŭtoroj inkluzivas: Jean Price-Marso, Jacques Roumain, Marie Vieux-Chauvet, Pierre Clitandre, René Depestre, Edwidge Danticat, Lyonel Trouillot, kaj Dany Laferrière.

KuirartoRedakti

Haitio estas fama pro ĝia kreola kuirarto (kiu rilatas al kaĵuna kuirarto), kaj ĝia supo joumou (ĵumu).[65]

 
Palaco Sans-Souci, Landa Historia Parko, Haitio

HeredaĵejojRedakti

Monumentoj inkluzivas la Palacon Sans-Souci kaj la Citadelon Laferrière, enlistigita kiel Monda Heredaĵa de Unesko en 1982.[66] Situante en la Norda Massif du Nord, en unu el la landaj parkoj de Haitio, la strukturo estas de la komencaj 1800aj jaroj.[67] La konstruaĵoj estis inter la unuaj konstruitaj post la sendependiĝo de Haitio disde Francio. La Citadelo Laferrière, kiu situas en norda Haitio, estas la plej granda fortikaĵo en Ameriko. Ĝi estis konstruita inter 1805 kaj 1820.[68]

La Instituto por la Protekto de Landa Heredaĵo estas konservinta 33 historiajn monumentojn kaj la historia centro de Cap-Haïtien.[69]

Jacmel, kolonia urbo kiu estis prove akceptita kiel Monda Heredaĵejo, tre damaĝiĝis pro la Haitia tertremo de 2010 .[67]

 
Ankro de Santa María montrata

MuzeojRedakti

La ankro de plej granda ŝipo de Kristoforo Kolombo, la Santa María nun videblas en la Musée du Panthéon National Haïtien (MUPANAH), en Portoprinco, Haitio.[70]

FolkloroRedakti

Haitio estas konata pro ĝiaj folkloraj tradicioj.[71] Multe de tio ĉi havas radikojn en tradicioj de Haitia Voduo. Kredo je zombioj estas ankaŭ ofta.[72] Alia folkloric bestoj inkluzivas la lougarou-on.[72]

FestotagojRedakti

La plej festa tempo de la jaro en Haitio estas dum Karnavalo (en la haitia kreola Karnival aŭ Mardi Gras) en februaro. Ĝi havas muzikon, paradon, kaj dancadon kaj kantadon en la stratoj. Karnavala semajno estas tradicie tempo de tutnoktaj festoj.

Rara estas festo festita antaŭ Pasko. La festo produktis stilon de Karnavala muziko.[73][74]

Ekstera politikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Haitio.

Haitio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. La lando oficiale fondiĝis kiel "Hayti" en siaj Deklaro de Sendependeco,[5][6] konstitucioj,[7], kaj imperiaj deklaroj.[8] Eldonitaj verkoj de 1802–1919 en Usono ofte uzis la nomon "Hayti" (ekzemple The Blue Book of Hayti (1919), libro kun oficiala stato en Haitio).
  2. La Tainoj eble uzis alian nomon por la insulo, Bohío.[17][18][19]

ReferencojRedakti

  1. Article 4 of the Constitution. Haiti-reference.com. Alirita 24 julio 2013.
  2. After The Group Of G8, Now Come G30 Headed By Louko Desir. Alirita 28 januaro 2018.
  3. 3,0 3,1 Haiti. Internacia Mona Financo. Alirita 2021-07-19.
  4. Konstitisyon Repiblik Ayiti 1987. Ufdc.ufl.edu. Alirita 24 July 2013.
  5. Catalogue description Haitian Declaration of Independence (1 January 1804).
  6. National Archives – Haiti.
  7. La Constitution Impériale du 20 mai 1805[rompita ligilo]
  8. Remember Haiti | Revolution | Royaume d'Hayti. Déclaration du roi..
  9. (2016) Dardik, Alan: Vascular Surgery: A Global Perspective. Springer. ISBN 978-3-319-33745-6.
  10. Josh, Jagran: Current Affairs November 2016 eBook (2016). Alirita 8 May 2017.
  11. CIA World Factbook – Haiti. Alirita 3 September 2019.
  12. 12,0 12,1 Geography: Haiti. Alirita 29 September 2014.
  13. 13,0 13,1 "World Population prospects – Population division". population.un.org. United Nations Department of Economic and Social Affairs, Population Division. Alirita je la 9a de novemro 2019.
  14. . OAS – Member State: Haiti. OAS – Organization of American States: Democracy for peace, security, and development (1 August 2009).
  15. Press: Association of Caribbean States (1994–2014) (2014). Alirita 25 April 2016.
  16. International Monetary Fund: List of Members.
  17. Guitar, Lynne. (2006) “iii: Ocama-Daca Taíno (Hear me, I am Taíno)”, Indigenous Resurgence in the Contemporary Caribbean. New York: Peter Lang Publishing. ISBN 978-0-8204-7488-5.
  18. Edmond, Louisket. (2010) The Tears of Haiti. Xlibris. ISBN 978-1-4535-1770-3.
  19. Senauth, Frank. (2011) The Making and Destruction of Haiti. Bloomington, Indiana, USA: AuthorHouse. ISBN 978-1-4567-5384-9.
  20. (1860) A Dictionary of Dates Relating to All Ages and Nations: For Universal Reference Comprehending Remarkable Occurrences, Ancient and Modern, The Foundation, Laws, and Governments of Countries-Their Progress In Civilization, Industry, Arts and Science-Their Achievements In Arms-And Their Civil, Military, And Religious Institutions, And Particularly of the British Empire.
  21. Martineau, Harriet. (2010) The Hour and the Man: A Fictional Account of the Haitian Revolution and the life of Toussaint L'Ouverture. ISBN 978-99904-1-167-6.
  22. Eldin, F. (1878)Haïti, 13 ans de séjour aux Antilles (france). Alirita 21 July 2015.
  23. Voyage a Saint-Domingue, pendant les années 1788, 1789 et 1790 (1797). Alirita 31 March 2018.
  24. 24,0 24,1 "La cruel historia de un país olvidado [La kruela historio de forgesita lando]", El País, 2010-01-14, paĝo 8.
  25. https://www.insumisos.com/diplo/NODE/413.HTM
  26. Geography: Haiti. Alirita 29 September 2014.
  27. 27,0 27,1 CIA World Factbook – Haiti. Alirita 3 September 2019.
  28. NgCheong-Lum, Roseline. (2005) Haiti (Cultures of the World). New York: Times Editions Pte Ltd.. ISBN 978-0-7614-1968-6.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 29,6 29,7 29,8 "Haiti", Encyclopædia Britannica.
  30. Jennifer Wells, "A dam for the people, and A people damned", ‘’Toronto Star’’, 21 November 2010
  31. Larry Rohter (19 October 1998)Whose Rock Is It? Yes, the Haitians Care. Port-au-Prince Journal (reprinted in New York Times). Alirita 28 January 2012.
  32. "Florida, entre la solidaridad y el miedo" (Florido, inter la solidareco kaj la timo) El País, Madrido, 20-a de januaro de 2010, paĝo 8.
  33. 1987 Constitution of the Republic of Haiti, p. ARTICLE 134. Georgetown University. Alirita 9 July 2011.
  34. 34,0 34,1 CIA World Factbook – Haiti. Alirita 3 September 2019.
  35. Michele Kelemen. "Haiti Starts Over, Once Again", 2 March 2004.
  36. Olivier, Louis-Joseph: Création de cinq nouvelles communes par décret présidentiel (france). Le Nouvelliste (14 August 2015). Arkivita el la originalo je 23 March 2016. Alirita 17 March 2016.
  37. Haïti – Politique: 5 nouvelles communes en Haïti. Haiti Libre (16 August 2015). Alirita 17 March 2016.
  38. 7300.- Divisions territoriales (france). Haiti-Référence (17 August 2015). Alirita 17 March 2016.
  39. Haitian Law. Jurist.law.pitt.edu. Arkivita el la originalo je 30 June 2013. Alirita 24 July 2013.
  40. "Haiti", Encyclopædia Britannica.
  41. "Haiti tops world corruption table", BBC News, 6 November 2006.
  42. 2006 Corruption Perceptions Index reinforces link between poverty and corruption. Transparency International (6 November 2006). Alirita 15 January 2009.
  43. Siri Schubert (22 May 2009)Haiti: The Long Road to Recovery, Public Broadcasting Service. Pbs.org. Alirita 24 July 2013.
  44. (1 July 1994) “Aristide Development”, American Spectator 27 (7). 
  45. Rapport UCREF. Arkivita el la originalo je 1 May 2006. Alirita 24 July 2013.
  46. Probe of Aristide administration finds evidence of embezzlement. Dominican Today (31 October 2005). Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 5 February 2016.
  47. Mary Anastasia O'Grady. "The Haiti File", Online.wsj.com, 12 February 2007.
  48. Nick Caistor. "Haiti's drug money scourge", BBC, 19 March 2004.
  49. Schifferes, Steve, "Haiti: An economic basket-case", BBC News, 1 March 2004.
  50. Some 437,000 people murdered worldwide in 2012, according to new UNODC study. Alirita 12 April 2015.
  51. Global Study on Homicide. UNODC (2013). Alirita 20 April 2015.
  52. (2017) “An Ecoregion-Based Approach to Protecting Half the Terrestrial Realm”, BioScience 67 (6), p. 534–545. doi:10.1093/biosci/bix014. 
  53. 53,0 53,1 53,2 53,3 Clammer, Paul, (2016) Bradt Travel Guide – Haiti, p 6.
  54. "Haiti", Encyclopædia Britannica.
  55. Clammer, Paul, (2016) Bradt Travel Guide – Haiti, p 4.
  56. Clammer, Paul, (2016) Bradt Travel Guide – Haiti, p 4.
  57. Clammer, Paul, (2016) Bradt Travel Guide – Haiti, p 5
  58. fdanYurnet-Thomas, Mirta. (2002) A Taste of Haiti, p. 13–15. ISBN 978-0-7818-0998-6.
  59. Haitians. Alirita 2 September 2014.
  60. Music and the Story of Haiti. Afropop Worldwide. Arkivita el la originalo je 13 November 2007.
  61. Haitian music billboard (10 February 2010). Arkivita el la originalo je 10 February 2010. Alirita 24 July 2013.
  62. Averill, Gage. (1997) A Day for the Hunter, a Day for the Prey: Popular Music and Power in Haiti. ISBN 978-0-226-03291-7.
  63. Nzengou-Tayo, Marie-José. (2012) Creole and French in Haitian Literature (angle). Lexington Books, p. 153–176. ISBN 978-0-7391-7221-6.
  64. Douglas, Rachel. (2009) Frankétienne and Rewriting: A Work in Progress. Lexington Books, p. 50–60. ISBN 978-0-7391-3635-5.
  65. Pumpkin Soup – Soup Joumou. Creolemadeeasy.com. Arkivita el la originalo je 21 May 2014. Alirita 22 May 2014.
  66. National History Park – Citadel, Sans the great Souci, Ramiers. UNESCO.org. Alirita 23 January 2010.
  67. 67,0 67,1 Heritage in Haiti. UNESCO.org (20 January 2010). Alirita 23 January 2010.
  68. United Press International: Haiti's Citadelle Described As 8th Wonder of the World. Reading Eagle (29 January 1978). Alirita 21 October 2014.
  69. Institut de Sauvegarde du Patrimoine National. Haiti.org. Alirita 24 July 2013.
  70. (2010) “MUPANAH and the Promotion of Historical and Cultural Values”, Museum International 62 (4), p. 39–45. doi:10.1111/j.1468-0033.2011.01744.x. 
  71. Munro, Martin. (2013) Exile and Post-1946 Haitian Literature: Alexis, Depestre, Ollivier, Laferrière, Danticat. Liverpool University Press, p. 14–. ISBN 978-1-84631-854-2.
  72. 72,0 72,1 Clammer, Paul, (2016) Bradt Travel Guide - Haiti, p. 35
  73. Rara | Haitian Music (17 April 2012).
  74. Rara: Vodou, Power, and Performance (angle) (2016-03-08). Alirita 2020-04-14.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haiti en la angla Vikipedio.