Haĝi Raden Mustapha

Haĝi Raden MUSTAPHA, naskiĝis la 11-an de septembro 1911 en Semarang (Nederlanda Hindujo, hodiaŭ Indonezio), estis javana ĵurnalisto kaj esperantisto.

Haĝi Raden Mustapha
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1911 (1911-01-01) (113-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nederlanda Hindio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Mustapha en sveda reklama bildkarto el ĉ. 1935.

Mustapha en 1929 forlasis sian landon kaj vizitis 16 eŭropajn landojn kaj 6 ekstereŭropajn. Li esperantistiĝis en Prago en 1931. Laŭ la aranĝo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista li faris inter la 15-a de februaro kaj la 27-a de marto 1934 prelegvojaĝon en Ĉeĥoslovakio, parolante en 29 lokoj antaŭ 10.000 homoj. De septembro 1934 ĝis majo 1935 li planis paroladi en Svedio laŭ la invito de Sveda Esperanto-Federacio (SEF), ĉiumonate parolante en 25 lokoj.