Haĝi

(Alidirektita el Haĝulo)

Haĝi (foje literumita Hajji, Haji, AlhajiEl-Hajji), aŭ en Esperanto "haĝulo", estas honora titolo donita al islama persono kiu estis sukcese kompletiginta la Haĝon al Mekko,[1] same kiel pejorativa termino uzita de usona militistaro por araboj, islamanoj kaj mezorientuloj ĝenerale. En ties tradicia kunteksto, ĝi estis ofte uzita por referenci al aĝuloj, ĉar ili estis povintaj akumuli riĉon por financi la veturon. Tiu titolo estas lokita antaŭ la persona nomo (ekzemple, Saif Gani iĝas Haĝi Saif Gani). Ĝi derivas el araba ḥājj, kiu estas la aktiva participo de la verbo ḥajja 'nome pilgrimi [al Mekko]'. La alternativa formo ḥajjī derivas el la nomo Hajj kun la adjekta sufikso -ī, kaj tiu estis la formo adoptita de ne-arabaj lingvoj. En kelkaj areoj, la titolo estis uzita laŭ la generacioj, kaj iĝis familinomo. Tia uzado estis vidita, ekzemple, ĉe la bosna familinomo Hadžiosmanović, kio signifas 'filo de Haĝi Osman'.

En aliaj lingvoj redakti

En araba حاج ḥājj aŭ حجّي ḥajjī, en egipt-araba ḥagg  ħæɡ; persa kaj paŝtoa: حاجی; en greka Χατζής; en albana Haxhi; en bulgara Хаджия; en bosnia Hadžija; en belorusa haberythr; {en kurda Hecî; en serba Хаџи, Hadži; en turka Hacı; en haŭsa Alhaji; en rumana hagiu. Ĉiuj signifas "pilgrimanton".

Virinoj kiuj kompletigas la Haĝon estas referencataj kiel Haĝah aŭ araba حاجة ḥājjah,[2] en azera ḥagga ˈħæɡɡæ aŭ en haŭsa/fulba: Hajija.

Uzado redakti

En arabaj landoj, ḥājj kaj ḥājjah (prononco varia bazita sur la formo de araba parolata) estas ofta respekta maniero direkti sin al ajn pli aĝa persono, senrilate al ĉu la koncerna persono fakte plenumis la pilgrimadon aŭ ne.

La termino estas ankaŭ uzata en la balkanaj kristanaj landoj kiuj estis iam sub dominado de la Otomana Imperio (Bulgario, Serbio, Grekio, Montenegro, Nord-Makedonio kaj Rumanio) por kristanoj kiuj estis veturintaj al Jerusalemo kaj al Sankta Lando.[3]

En Kipro, kie dum jarcentoj kristanoj kaj islamanoj intermiksis libere kaj Jerusalemo estas sufiĉe surloka, la titolo iĝis tiom ofta ke konstante integriĝis en kelkaj grekaj kristanaj familinomoj, kiaj Hajiioannou, senrilate al ajn manko de kvalifiko.

Notoj redakti

  1. Malise Ruthven. (1997) Islam: A very short introduction. Oxford University Press, p. 147. ISBN 978-0-19-285389-9.
  2. Guide to going to Mecca. BBC. Alirita 8a de Decembro 2008.
  3. Jerusalem and Ancient Temples (en greka). apologitis.com. Alirita 4a de Majo 2010.