Haŭbizo

speco de armiloj

Haŭbizo estas armilo kiu apartenas al la artileriaj armiloj, sed diference de la kanonoj, kiuj pafas kontraŭ la celo laŭ rekta linio, la haŭbizo pafas kun pli granda elevacio. La vorton la Plena Ilustrita Vortaro simple difinas kiel "mallonga kanono, destinita por pafi laŭ granda celangulo".[1]

Usonaj 155mm haŭbizoj M-198 dum ekzerco la 20-an de novembro 2000 en UAE

Difino redakti

Haŭbizo estas artileria sistemo kun proporcie mallonga paftubo (kalibro 15-30) kaj do eĉ kun negranda paftuba rapideco de obuso (300-600 m/s). Ĝi estas destinita precipe por nerekta pafado, pro kio ĝi havas grandan amplekson de elevacio (preskaŭ 70°). La pafdistanco estas tiurilate pli granda ol ĉe la kanonoj.

Etimologio redakti

La vorto origine venis de la ĉeĥa termino „houfnice“, poste transprenita al la germana kaj itala lingvo (obice), de tie al pliaj lingvoj (hungare haubic, pole haubica, ruse гаубица [gaŭbica] ktp). Ĉiam la antaŭlasta sono estas "c", neniam "z". Nur la esperantlingva vorto - kiu jam estas en la Plena Vortaro de Esperanto (ekde la dua eldono de 1934), kun la indiko ke jam Zamenhofo ĝin uzis, kaj ankaŭ estas en pliaj vortaroj - ŝanĝas la sonon, supozeble pro laŭaspekta miskopiado de la nuna germana literumo Haubitze (prononco "haŭbice", litero "z" estas sono 'c' aŭ 'ts', kombino de la du plozivaj, la germanaj senvoĉaj literoj "tz" eĉ duoble akcentas ke neniel povus esti la mola zumo de sono "z"). Sed la esperantlingva formo estas en tiu literumo oficiala vorto, ne mistajpo. Simple necesas noti ke en Esperanto ŝanĝiĝis la prononco kompare al ĉiuj fontolingvoj.

Rilataj temoj redakti

Referencoj redakti