Haŭsa lingvo

lingvo parolata en Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano

La haŭsa lingvo estas la ĉada lingvo kun la plej granda nombro da parolantoj; ĝin parolas proksimume 25 milionoj da homoj kiel gepatran lingvon kaj proksimume 18 milionoj da homoj kiel duan lingvon — ĉefe en la ŝtatoj Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano en Afriko. Ĝi estas la 41-e plej granda lingvo de la mondo. La lingvo estas vaste uzata kiel loka interlingvo, aparte multe inter islamanoj.

Haŭsa lingvo
Parolata en Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano
Parolantoj 43 900 000
Skribo latina alfabeto, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia lingvaro
Ĉada lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ha
  ISO 639-3 hau
  Glottolog haus1257
Angla nomo Hausa
Franca nomo haoussa
Vikipedio
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = ha
639-3 = hau
Regionoj en Niĝerlando k Niĝerio kie oni parolas la haŭsan (flava).

Klasifiko Redakti

Haŭsa apartenas al la Okcidenta Ĉadlingva subgrupo de la Ĉada lingvaro, kiu estas parto de la Afrikazia lingvaro.

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti