Haŭto, parto de la tegumenta sistemo, estas ekstera membrano, kiu tegas la korpon de homo (t.e. epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj grashava tavolo) aŭ simila membrano ĉe bestoj (vertebruloj; senvertebruloj havas epidermon) aŭ plantoj (pli ofte epidermo).

Detalo de homa haŭto

En diversaj homoj kun etnaj diferencoj, la haŭto estas la plej rimarkinda parto de la korpo kiu montriĝas malsama. La kolorojn oni kutime nomas "nigra" kaj "blanka", sed ili estas efektive pli nuancitaj ol tiuj du kontrastoj, do malhelbruna kaj helrozkolora. Pri homoj, haŭto estas la pli granda kaj la pli peza organo.

Strukturo de la haŭto redakti

 
Tavoloj de la haŭto:
1. Epitelio (korneca tavolo),
1. + 2. Epidermo, 3. Dermo,
4. Hipodermo

La epidermo, epitelia histo, estas 0,2 milimetrojn dika kaj enhavas la pigmentĉelojn. Plej supre korneca tavolo.

La dermo, konektiva histo, estas 1–2 mm dika kaj enhavas la ŝvitglandojn kaj la sebajn glandojn.

La hipodermo, grasa histo, estas 2,5 mm dika ĉe la mandorso, 5 mm ĉe la brako, 10 mm kaj pli ĉe la ventro. En la ĉeloj de la hipodermo estas stokita graso.

pH redakti

La pH (potenco hidrogena) de la haŭtsupraĵo ĉe sanaj homoj troviĝas inter pH 4 kaj pH 7, la meza valoro estas pH 5-6, ĝi dependas de la nombro de la ŝvitglandoj en la korporegiono.

Taskoj de la haŭto redakti

Tre grava estas la tuŝsenso.

El ŝvito kaj sebo estiĝas la hidrolipida protekta membrano kontraŭ organikaj substancoj kaj bakterioj. La haŭto mem protektas kontraŭ mekanikaj efikoj, kaj ultraviola radiado per kiu tamen ĝi helpas produkti vitaminon D. La graso en la subhaŭta konektivo izolas kontraŭ varmeco kaj malvarmeco, ĝi estas ankaŭ energistoko. La korpovarmo restas konstanta per komunikado de mezurantaj ĉeloj kaj la cerbo. Kiel la reno la haŭto estas ekskreciada organo de akvo kaj solvitaj substancoj. Se granda parto de la haŭtsurfaco detruiĝas, okazas memveneniĝo de la korpo. Kiel spirorgano ĝi ne estas grava por la korpo, sed por la oksigenbezono de la haŭto mem, proksimume 1% de la pulmo.

La mukozo (muka histo) tegas la kavajn organojn, generajn organojn, nazon, buŝon kaj inteston.

Parazitoj redakti

 
Pediko.

La plej konataj parazitoj de la haŭto estas la pulo, skabio kaj pediko (homlaŭso).

Haŭtmalsanoj redakti

Hipopigmentiĝo estas manko de melanino: vitiligo kaj albinismo

Hiperpigmentiĝo estas pigmentiĝo super la normala kvanto: lentugo estas ekzemplo de loka hiperpigmentiĝo.

Ekzemoj estiĝas pro troa agado de la haŭto kontraŭ aganto (nutraĵo, koloro, metalo, sapo k.a.) kaj manifestiĝas per ruĝiĝo (akuta ekzemo) ĝis kronika ekzemo (vundkrusto).

Pustulo estas kaveto, kiu enhavas puson.

La argirio, aŭ sindromo de argirio, estas malsano produktita pro la longdaŭra ekspono al la arĝento en formo de saloj aŭ de metalo kaj estas karakterizata per la kolorigo de la haŭto kaj de kelkaj organoj de la malsanulo al grizaj, bluecaj aŭ griz-bluecaj nuancoj, ĉefe en la zonoj eksponitaj al la suno.

Dermatofitozo, konata ankaŭ kiel ringovermo, estas funga infekto de la haŭto.[1] Tipe ĝi rezultas en ruĝa, juka, skvameca, cirkla erupcio.[2] Hararperdo povas okazi en la tuŝita areo.[2] Simptomoj ekis kvar ĝis dekkvar tagojn post la ekspono.[2] Multaj areoj povas esti tuŝitaj je difinita tempo.[3] Ringovermoj povas etendiĝi el aliaj animaloj aŭ inter personoj.[4]

Dermatologiaj konceptoj redakti

  • Dermatologo estas la kuracisto, kiu zorgas pri malsanaj haŭtoj.
  • Krusto estas sekigita sebumo, puso aŭ sango, kutime miksita kun epitelaj kaj foje bakteriaj derompaĵoj.
  • Nevusoj estas brunaj, ruĝaj aŭ bluaj makuloj aŭ tuberetoj.

Percepto de la haŭto en homa historio redakti

 
Tatuo sur haŭto.

Homoj foje uzas sian korpan haŭton por pentraĵoj, tatuoj, incizoj, traboroj, stigmatoj kaj tradiciaj markoj de sklavigo (markitaj sklavoj) aŭ apartenantaj al etna, religia aŭ kultura grupo ...

La koloro aŭ paleco de la haŭto, ĝia dikeco aŭ ĝia glateco, aŭ la sunbruniĝo havas valorojn kaj elvokivaĵojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ civilizoj kaj epokoj[5][6], same kiel la cikatroj de vundoj aŭ malsanoj (ekzemple, rakontaj signoj de variola cikatroj estis en la 18a jarcento asociitaj kun akirita imuneco, kiuj povus helpi laboron kaj estis konsiderataj kiel belega faktoro por virinoj, koncepto kiu eĉ nutris polemikon kiam la elradikado de variolo fariĝis ebla danke al la vakcinado. Depende de epokoj, civilizacioj kaj sociaj klasoj aŭ aĝo, haŭto estas pli-malpli kaŝita aŭ elmontrita.

Haŭto estas la laborbazo por akupunkturon, moksadonmasaĝajn teĥnikojn ktp. Estas la temo de speciala zorgo, kiu estas traktata per ungventoj, kiuj fariĝis kosmetikaj produktoj. Koloraj (lokaj aŭ ĝeneralaj) anomalioj povas liveri informojn pri la sano de la persono (flava, griza, ruĝa, blua haŭto, vundoj ktp); kiromanciistoj asertas povi legi la estontecon de ĉiu homo laŭ la linioj de ties mano.

La haŭto en aliaj grupoj de vertebruloj redakti

BrankiostomulojCephalochordata redakti

En tiuj bestetoj la haŭto prezentas la saman strukturoj kiel en vertebruloj sed pli simpligita. La epidermo estas simpla tavolo de ĉeloj. La dermo estas maldika kaj ne havas pigmentojn.[7]

Ciklostomoj redakti

 
Sekco de la haŭto de la kapo de larvo de petromizo. Modifita fare de Holbrook (1908).

La epidermo estas iom pli kompleksa ol tiu de la brankiostomuloj, sed ĝi ne havas kornecan tavolon. Ene de la dermo. ili havas pigmenton kaj iujn muretojn je regulaj distancoj nome miocommata.[7]

Fiŝoj redakti

 
Skvamoj de Rutilus rutilus.

La epidermo estas tre simpla, kun supraĵa tavolo de keratino.[8] La epidermo de fiŝoj disponas de glandoj kiuj sekrecias substancon nome "mucus" kiu havigas protekton, malsekigas la surfacon kaj malpliigas la reziston al frotado kun la akvo.[9] La dermo estas pli kompleksa kaj estas dividita en la du tavoloj de histo konjunktiv-fibreca kaj laksa. En la dermo estas originataj la skvamoj kaj estas la kromatoforoj, por ekzemplo kun melanino, kiuj kolorigas la haŭton.[7][8] Resuma la haŭto estas komponata de du tavoloj: nome epidermo ŝirmita per kutikloj kaj dermo en kiu originiĝas la skvamoj kiuj reale estas flekseblaj platoj kalcigitaj kaj interplektitaj.

Amfibioj redakti

 
Sekco de la haŭto de bufo. A: mukoza glando, B: kromatoforo, C: venena glando, D: konektiva histo, E: korneca tavolo, F: transira zono, G: Epidermo, H: Dermo.

La haŭto de amfibioj estas tre fajna kio ebligas la trahaŭtan spiradon. Ĝi ne havas harojn sed ja mukozajn glandojn produktantajn de muko kiu havas ĝin malseka kontinue. Kelkaj specioj disponas de glandoj kiuj sekrecias venenajn substancojn kiuj protektas ilin disde predantoj.[10]

Reptilioj redakti

La haŭto de reptilioj ne havas malsekigajn glandojn, kio havigas aspekton kaj sekan kaj malmolan, havas kornecan tavolon kiu enhavas kornecajn skvamojn kiuj faras ĝin netrairebla de la akvo kaj rezista al sekigo. En multaj specioj okazas la fenomeno de la mudo, kiu estas la procezo de ŝanĝo de la plej ekstera tavolo de la haŭto, necesa por ebligi la kreskon de la animalo; multaj serpentoj mudas la tutan haŭton kiel unu peco, do eblas trovi en la naturo foje "malplenajn serpentojn", tio estas la travidebla tuta haŭto de la animalo; tio okazas laŭ periodeco variebla inter 1 kaj 12 monatoj. Krokodiloj kaj testuduloj havas ostigitajn platojn en la dermo kiuj ricevas la nomon de "osteodermoj", kaj havas protektan funkcion. Reptilia haŭto havas la du tavolojn, nome dermo kaj epidermo, sed tiu lasta estas ŝirmita per tria tavolo preskaŭ travidebla kaj ornamita kiu ricevas la nomon de "epidermiklo".

Birdoj redakti

 
Plumaranĝiĝantaj laroj pere de la uropiga sekrecio.

Birdoj havas la haŭton ŝirmita per plumoj diferenctipaj. La plumoj estas el struktura vidpunkto kornecaj elstaraĵoj kiuj eliras el la epidermo. Birdoj havas uropigajn glandojn en la vostobazo kio produktas grasan sekrecion kiun la animalo mem distribuas per la beko tra la plumaro por akv-imunigi ĝin. Tiu glando ludas gravan rolon ĉefe ĉe akvobirdoj. Kelkaj marbirdoj havas ankaŭ glandojn specializitajn por la traktado de la salo.

Mamuloj redakti

 
Vibrisoj de hejma kato.

Plej karaktera de la haŭto de la mamuloj estas la hararo, kiu protektas, kaj la laktoglandoj, kiuj ebligas la mamnutradon de la idaro, tio estas la reproduktadon kaj de la individuoj kaj de la specioj. Fakte mamoj estas la karakteriziloj de "mamuloj". Kelkaj mamuloj havas ankaŭ specializitajn elstaraĵojn kiel la kornoj kaj la ramuroj, kiuj ludas gravan rolon ĉe bovedoj kaj cervedoj por protektado kaj por selektado de la plej taŭgaj maskloj por la reproduktado.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Definition of Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 5a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 Symptoms of Ringworm Infections (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 20a de januaro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  3. Domino, Frank J.. (2013) The 5-Minute Clinical Consult 2014 (angle). Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 9781451188509.
  4. Ringworm Risk & Prevention (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 7a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  5. [1] Arkivigite je 2020-07-09 per la retarkivo Wayback Machine Eta historio pri sunbruniĝo en Eŭropo de la iama malkonsiderado al la nuna altkonsiderado - el altantiko en 2013 (france)
  6. [2] Danĝera obsedo por blanka haŭto en Azio - el thailande-fr en 2017 (france)
  7. 7,0 7,1 7,2 Weichert, Charles K.; Martínez Fernández, Julia Judith, (1981). Elementos de anatomía de los cordados (4a eldono). McGraw-Hill. ISBN 9686046909. OCLC 849486726. Konsultita la 5an de oktobro 2020.
  8. 8,0 8,1 Romer, Alfred Sherwood, kaj Parsons, Thomas S., Anatomía Comparada, 1986, Nueva Editorial Interamericana, ISBN 9682506565, ĉapitro La piel.
  9. Morfología externa típica de un pez teleósteo. Arkivigite je 2017-01-10 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20170110130555) Aŭtoroj: F. Gil Cano, Mª.D. Ayala Florenciano kaj O. López Albors. Universidad de Murcia. Konsultita la 16an de januaro 2019.
  10. Reduca (Biología). Serie Zoología.

Bibliografio redakti

  • A.L. Kierszenbaum. Histology and Cell Biology. St.Louis: Mosby, Elsevier, 2a eldono, 2006.
  • M.H. Ross et al. Histology: A text and atlas. Baltimore, Williams and Wilkins, 4a eldono, 2003.
  • Bernd Kardorff: Gesunde Haut – Lexikon von A bis Z. Springer Verlag, Berlin/ Heidelberg 2004, ISBN 3-540-20565-9.
  • Gerhard Deutschmann: Die Haut und ihre Anhangsgebilde. Springer, Wien 2005, ISBN 3-211-83670-5.
  • Ernst G. Jung (Eld.): Kleine Kulturgeschichte der Haut. Steinkopff Verlag, Darmstadt 2007, ISBN 978-3-7985-1757-8.
  • Marianne Abele-Horn: Antimikrobielle Therapie. Entscheidungshilfen zur Behandlung und Prophylaxe von Infektionskrankheiten. Unter Mitarbeit von Werner Heinz, Hartwig Klinker, Johann Schurz und August Stich, 2., überarbeitete und erweiterte Auflage. Peter Wiehl, Marburg 2009, ISBN 978-3-927219-14-4, S. 148–160 (Infektionen der Haut und Weichgewebe).
  • Piérard GE, Henry F. «Essai de classement catégoriel des propriétés biomécaniques de la peau. Évaluations par la méthode de succion» Nouv Dermatol. 1995, 14, 630-6.


Eksteraj ligiloj redakti