Obersteckholz
Obersteckholz | |
---|---|
Blazono de Obersteckholz | |
Obersteckholz | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
Koordinatoj | 47° 12′ 0″ N 7° 49′ 10″ O / 47.20000 °N, 7.81944 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 0″ N 7° 49′ 10″ O / 47.20000 °N, 7.81944 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 409 |
Areo | 3,90 km² |
Alteco | 525 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4924 |
Komunumkodo | 0334 |
Mapo de Obersteckholz | |
Pri la komunumoRedakti
Obersteckholz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
GeografioRedakti
Obersteckholz situas en monteta regiono en la Svisa Mezlando rekte sude de la urbo Langenthal. La komunumo Obersteckholz konsistas el la vilaĝo Obersteckholz kaj la setlejoj Habcherig, Hübeli, Pfyfferloch, Chleebe kaj Am Wald.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 66,5% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [1]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Obersteckholz limas en nordo al la komunumo Langenthal, en oriento al Untersteckholz, kiu ek de la 1-a de januaro 2010 apartenas al la komunumo Langenthal, en sudo al Busswil ĉe Melchnau, kaj en oriento al Lotzwil.
TrafikoRedakti
Tra Obersteckholz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Langenthal al Haltestelle Gondiswil. Mallarĝaj flankaj vojoj kondukas al Lotzwil kaj al Untersteckholz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭotovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn norde apud Rothrist. Per la buslinio 51 de Melchnau al Langenthal la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Steckholz datiĝas el la jaro 1255 kiel Stechcholz. Obersteckholz estias parto de la havaĵo de la Baronoj de Langenstein. Kune kun Untersteckholz ĝi apartenis al la malalta tribunalo de Langenthal kaj ek de la jaro 1406 al la supera tribunalo de la berna Voktejo Wangen. En la jaro 1831 Obersteckholz fariĝis aparta politika komunumo.[2]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Obersteckholz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)